Prepozicioj redakti

Latino same kiel Esperanto uzas multe da prepozicioj, do vortetoj, kiuj staras antaŭ substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj aliaj vortospecoj por ŝanĝi aŭ precizigi ilian rolon en la frazo.

En Esperanto post plej multaj prepozicioj ĉiam sekvas kvazaŭ la nominativa formo de la substantivo, adjektivo aŭ simile. Se oni ekzemple havas la vorton “poeto” kaj volas ŝanĝi ĝian signifon helpe de la prepozicio “sen”, oni diras simple “sen (la) poeto”. Nur iuj prepozicioj povas ligiĝi ankaŭ kun akuzativo, nome en tiuj okazoj, kiam temas pri movo: “en la lernejon” anstataŭ la stata “en la lernejo”.

En latino ĉiu prepozicio ligiĝas kun unu el du kazoj: kun akuzativo aŭ kun ablativo. Se oni havas prepozicion kaj post tiu sekvas deklinaciebla vorto, devas tiu vorto esti en tiu kazo, kiun postulas la prepozicio. Ni prenu la esprimon “sen la poeto”: “sen” estas en latino sine kaj el la vortaro oni povas ellegi, ke ĝi ligiĝas kun ablativo. La vorto por “poeto” do estos en ablativo: sine poētā. Sed se oni volus diri “kontraŭ la poeto”, oni devus uzi la prepozicion contrā, kiu tamen ligiĝas kun akuzativo, kaj la esprimo do estus: contrā poētam.

Kaj same kiel en Esperanto, ankaŭ en latino ekzistas tiaj prepozicioj, kiuj ligiĝas jen kun tiu kazo, jen kun tiu ĉi, laŭsignife. Movon en latino tiam montras akuzativo, dum lokiĝintecon aŭ staton ablativo. In scholam – “en la lernejon”; in scholā – “en la lernejo”.

Sube vi trovos listeton de la plej oftaj latinaj prepozicioj. Kutime ili uzeblas kaj en loka kaj en tempa senco. Tiuj, kiuj en Esperanto havas ja la nominativan-akuzativan distingon inter stato kaj movo, sed en latino ligiĝas ĉiam nur kun unu kazo, kutime povas signifi kaj staton kaj movon. Latino ekzemple ne povas distingi inter la esprimoj “antaŭ la poeto” kaj “antaŭ la poeton”: ambaŭ tradukiĝus per ante poētam.

Akuzativaj redakti

ad, al, ĝis, ĉe
ante, antaŭ
apud, apud
contrā, kontraŭ
inter, inter
per, tra
post, post, malantaŭ
trāns, trans

Rimarku, ke ad ne ĉiam estas ĝusta traduko de la Esperanta prepozicio “al”: en multaj okazoj tiu esprimiĝas latine per senprepozicia dativo. Ekzemple “iri al la poeto” estus ja īre ad poētam, sed “doni al la poeto donacon” jam poētae dōnātiōnem dare.

En la senco ĝis iam uziĝas la esprimo ūsque ad (“la tutan vojon al”): ekz. ab ovō ūsque ad māla – “de la ovo ĝis la pomoj” (de la unua manĝmeto ĝis la lasta; de la komenco ĝis la fino).

La plej oftaj Esperantaj tradukoj “al” kaj “ĝis” povus kredigi onin, ke ad estas nur moveca prepozicio. Sed ĝi povas esprimi ankaŭ kvazaŭ senmovan lokiĝecon: mare quod est ad Hispāniam “la maro, kiu estas ĉe Hispanujo”.

Per vere pli similas al Esperanta “tra” ol al Esperanta “per”, kiu mem tradukiĝas plej ofte per senprepozicia latina ablativo. Spathā eum interfēcit “li mortigis lin per spado”, dum per vēnās sanguis fluit “tra l’ vejnoj fluas sango”.

Ablativaj redakti

ā / ab, de
cum, kun
, pri; (desupre) de
ē / ex, el
prō, por; anstataŭ
sine, sen

La prepozicioj ā / ab kaj ē / ex havas po du formoj, kaj la elekto inter ili dependas de la sekvanta vorto. Se tiu komenciĝas per vokalo aŭ la litero h, uziĝas ĉiam la dua (konsonanthava) formo: ab amīcā “de amikino”, ex harēnā “el la sablo”. Ĉe aliaj vortoj oni povas uzi la solvokalajn formojn: ā magistrā “de la instruistino”, ē nātūrā “el la naturo”.

Ā / ab enhavas tri el la multaj signifoj de la Esperanta prepozicio de. Unue temas pri la loka signifo: īre ab urbe “iri (for) de la urbo”, plie pri la tempa signifo: ab urbe condītā “ekde la fondiĝo de la urbo” (laŭvorte “ekde la urbo fondita”; Romana jarnumeriga frazo, “la urbo” estas Romo mem); kaj fine tiu ĉi prepozicio povas montri la aganton de pasive esprimita faro: laudor ā magistrā “mi estas laŭdata de la instruistino”. Tiusence la prepozicio tamen uziĝas nur lige kun vortoj por vivuloj; senvivecaj agantoj estas montrataj per sola ablativo senprepozicia, do “la urbo detruiĝas de akvoj” estus urbs aquīs dēlētur.

La prepozicio en la loka signifo uziĝas ĉe desupra movo: stēlla dē caelō cadit “stelo falas de l’ ĉielo”. Alie tiu ĉi prepozicio signifas simple “pri”: poēta dē Rōmā narrat “la poeto rakontas pri Romo”.

La poseda signifo de la Esperanta prepozicio de tradukiĝas latinen per nenia prepozicio, sed per simpla genitivo: poētae fīliās “la filinojn de l’ poeto”.

Ambaŭkazaj redakti

in, en
sub, sub
super, super

Tiuj ĉi prepozicioj ligiĝas kun akuzativo, se temas pri movo, kaj kun ablativo, se temas pri senmova lokiĝeco.