Latina/Prezencaj infinitivoj
< Latina
Kiel ni diris jam pli frue, latino havas plurajn specojn de infinitivoj – entute ses: prezencan, perfektan kaj futuran, ĉiun en pasiva kaj aktiva variantoj.
La perfektan kaj futuran infinitivojn ni traktos nur pli poste en ĉi tiu lernolibro, ĉar ili kreiĝas helpe de ankoraŭ nekonataj verbaj radikoj (perfekta kaj supina). Sed jam nun ni povas prezenti la prezencan infinitivon por la unuaj du konjugacioj.
Aktiva infinitivo de prezenco kreiĝas per la finaĵo -re, kiu aldoniĝas al la radiko pere de la tema vokalo (longigita). Pasivo kreiĝas same, nur la finaĵo estas -rī.
(Vi ne konfuzu la aktivan prezencan infinitvon kun la pasiva prezenca imperativo en la dua persono de singularo, kiu havas la saman formon.)
Ekzemploj:
- Laŭdi: laud + ā + re → laudāre
- Vidiĝi, esti vidata: vid + ē + rī → vidērī
1a konjugacio | Laudō, -āre | ||
---|---|---|---|
Infinitivo | |||
Aktivo | Prezenco | laŭdi | laud-ā-re |
Pasivo | Prezenco | laŭdiĝi | laud-ā-rī |
2a konjugacio | Videō, -ēre | ||
---|---|---|---|
Infinitivo | |||
Aktivo | Prezenco | vidi | vid-ē-re |
Pasivo | Prezenco | vidiĝi | vid-ē-rī |