Sum, esse redakti

Jen la latina vorto por estado mem.

Kiel en preskaŭ ĉiu hindeŭropa lingvo, ankaŭ en latino la esprimo por esti, do sum, esse, estas tre malregula. Oni eĉ ne apartenigas ĝin al iu el la kvar konjugacioj kaj almenaŭ en prezenco oni fakte ellernas ĝiajn formojn parkere.

Rimarku, ke la verbo sum, esse ne havas pasivajn formojn. (Oni ne povas diri “estata” ktp.)

Prezenco redakti

La “prezencega” (nur ĝuste por prezenco) radiko estas kvazaŭ (e)s-. En la dua kaj tria singularaj kaj dua plurala formoj troviĝas ja la (e) antaŭ s kaj post tiu ĉi radiko venas la persona finaĵo sen liga vokalo. Dum tio en la dua singulara persono la persona finaĵo kunglutiĝas kun la radika s. En la ceteraj personoj – unua singulara kaj unua kaj tria pluralaj – la (e) forestas, la “radiko” estas nur s- kaj tiu ligiĝas kun la personaj finaĵoj pere de l’ vokalo -u-.

  • Ekzemploj:
Mi estas: e + s + u + m → sum
Ci estas: e + s + ses
Li estas: e + s + t → est
Ni estas: e + s + u + mus → sumus
Vi estas: e + s + tis → estis
Ili estas: e + s + u + nt → sunt

Imperfekto redakti

Imperfekto de sum, esse jam pli regulas. La radiko estas er-, post tiu venas la personaj finaĵoj lige de la vokalo a / ā.

  • Ekzemploj:
Mi estis: er + a + m → eram
Ci estis: er + ā + s → erās
Li estis: er + a + t → erat
Ni estis: er + ā + + mus → erāmus
Vi estis: er + ā + tis → erātis
Ili estis: er + a + nt → erant

Futuro redakti

Ankaŭ la futuro estas fakte regula. La radiko denove estas er-, kiel ĉe imperfekto; la personaj finaĵoj ligiĝas per la vokalo -i-, kiu nur en la tria plurala persono ŝanĝiĝas je -u-. Plie la finaĵo de unua singulara persono estas senligaĵa .

  • Ekzemploj:
Mi estos: er + i + ō → erō
Ci estos: er + i + s → eris
Li estos: er + i + t → erit
Ni estos: er + i + mus → erimus
Vi estos: er + i + tis → eritis
Ili estos: er + i u + nt → erunt

Imperativo redakti

La duapersona singulara imperativo estas la nuda prezenca radiko, do es; en pluralo postvenas la finaĵo -te: este.

Tamen por la dua persono de singularo (kiu samas en imperativo kun indikativo) oni pli ofte uzas la formon de futura imperativo, kiu estas estō.

Infinitivo redakti

La prezenca infinitivo estas esse. Pasivo, kiel ni jam diris, ne ekzistas.


Ĉiujn formojn de la malregula verbo sum, esse en prezenco, imperfekto kaj futuro kaj ĝiajn prezencajn imperativon kaj infinitivon resumas la jena tabelo.

malregula verbo Sum, esse
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco estas sum es est sumus estis sunt
Imperfekto estis eram erās erat erāmus erātis erant
Futuro estos erō eris erit erimus eritis erunt
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco estu es este
Infinitivo
Aktivo Prezenco esti esse