Latina/Unua deklinacio

Unua deklinacio redakti

Jen ni lernos, kiel deklinacii latinajn vortojn de la unua deklinacia modelo – do tiujn, kies genitiva formo finiĝas je -ae.

Same kiel la unua konjugacio, ankaŭ la unua deklinacio estas iel karakteriza je la vokalo a.

La ĝeneralajn finaĵojn de la latina unua deklinacio en la unuopaj kazoj/nombroj resumas la jena tabelo. Ili aplikeblas al preskaŭ iu ajn unuadeklinacia latina vorto.

 
Rosa, -ae, f.
1a deklinacio Rosa, -ae
Singularo Pluralo
Nominativo ros-a ros-ae
Genitivo ros-ae ros-ārum
Dativo ros-ae ros-īs
Akuzativo ros-am ros-ās
Vokativo ros-a ros-ae
Ablativo ros-ā ros-īs

Malregulaĵoj redakti

La vortoj dea, -ae, f., “deino” kaj fīlia, -ae, f., “filino” havas en la pluralaj dativo kaj ablativo la finaĵon -ābus (anstataŭ la regula -īs). Tio estas por ne konfuzi ilin kun iliaj viraj duadeklinaciaj ekvivalentoj deus “dio” kaj fīlius “filo” – ĝuste kiuj havas en la pluralaj dativo kaj ablativo la formojn deīs kaj fīliīs, respektive.

Genroj redakti

La plej multaj unuadeklinaciaj substantivoj estas ingenraj. Tamen ekzistas en la unua deklinacio ankaŭ virgenraj vortoj:

  • vortoj por ne nepre inaj profesioj (ekz. poēta, -ae, m., poeto; incola, -ae, m., enlonĝanto; agricola, -ae, m., kamparano; nauta, -ae, m., ŝipano; pīrāta, -ae, m., pirato)
  • gentonomoj (PersēsPersa, -ae, m., perso)
  • nomoj de riveroj (Sēquana, -ae, m., Sejno)
  • viraj propraj nomoj (Catilīna, -ae, m., Katilino), inter ili tiuj grekdevenaj, havantaj la malkutimajn finaĵojn -ās kaj -ēs (Aenēās, -ae[1], m., Eneo; Anchīsēs, -ae[2], m., Anĥizo)
  • iuj el la aliaj diversaj grekdevenaj vortoj (dynastēs, -ae, m., registo; comētēscomēta, -ae, m., kometo; xiphiās, -ae, m., spadfiŝo)

Grekeca deklinacio redakti

Ni jam scias, ke latino transprenis multajn vortojn el la greka lingvo. Por tiuj de la unua deklinacio estas karakterizaj la nominativaj finaĵoj -ās, -ēs (viraj) kaj (ina), fakte ekvivalentaj al la purlatina -a. Vortoj kun tiuj finaĵoj ofte sekvas en singularo iom ŝanĝitan deklinacian tabelon, kiu postportas signojn de la greka lingvo. Tiujn ni prezentos en unu pli posta ĉapitro.

Notoj redakti

  1. Aenēae
  2. Anchīsae