Latina/Verbaj kategorioj

Dum “deklinacio” temis pri nombro, kazo kaj genro, “konjugacio” – la verbosistemo – havas siajn proprajn gramatikajn kategoriojn.

Persono kaj nombro

redakti

La gramatika persono de verbo esprimas, ĉu la aganto de la verbo estas la parolanto mem, la adresato de la parolo, aŭ iu tute alia. La gramatika nombro funkcias same kiel ĉe deklinaciaĵoj kaj esprimas, pri kiom da aferoj, do pri kiom da aga(n)toj, estas parolate. Esperantaj verboj ne esprimas la personon nek la nombron per si mem, kaj oni do devas, se mankas substantiva subjekto, aldoni en plej multaj okazoj personajn pronomojn. Latino tamen havas diversajn finaĵojn por diversaj personoj kaj nombroj, do oni kutime povas la personajn pronomojn ellasi.

  • Unua persono esprimas la parolanton mem, plurnombre la parolantojn aŭ la parolanton kun iuj kunagantoj. Ekz. laudō, mi laŭdas · laudāmus, ni laŭdas.
  • Dua persono kontraŭe estas por la adresato(j). Laudās, vi (unu, ci) laŭdas · laudātis, vi (pluraj) laŭdas.
  • Tria persono signifas iun, kiu estas nek la parolanto nek la alparolato. Laudat, li (ŝi, ĝi) laŭdas · laudant, ili laŭdas.
  • Singularoununombro signifas, ke la aganto estas unu sola. (En ĉi-supraj ekzemploduopoj tio estas ĉiam la unua ekzemplo.)
  • Pluralomultenombro signifas plurajn agantojn. (Ĉi-supre la duaj ekzemploj.)

Rimarku – ĉe la duapersona pronomo (vi), kaj sekve ĉe duapersonaj verboj, Esperanto ne distingas singularecon kaj pluralecon. Latino tamen ja distingas. Por ŝpari spacon kaj okazan miskomprenon, ni en la resto de ĉi tiu libro uzados en rektaj Esperantaj tradukoj de latino la provizoran pronomon ci por singulara dua persono (vi unu) kaj la normalan vi nur por pluralo (vi du, vi tri, vi multaj).

La gramatika voĉo de verbo esprimas la rilaton inter la ag(ad)o kaj la subjekto de la frazo.

  • Aktiva voĉo signifas, ke la subjekto mem plenumas la agon. Ekz. Laudō, mi laŭdas · laudāvit, li (ŝi, ĝi) laŭdis.
  • Pasiva voĉo kontraŭe esprimas, ke la subjekto suferas la agon. Laudor, mi estas laŭdata, mi laŭdiĝas · laudātus est, li estas laŭdita, li laŭdiĝis.

La tenso (aŭ verbotempo) de verbo esprimas, kiam la ag(ad)o okazas/okazis/okazos.

Esperanto havas tri tensojn, markatajn per la finaĵoj -as, -is, kaj -os. latino tamen havas duoble tiom da tensoj.

  • Prezenco simple respondas al la Esperanta “as-tempo”; ĝi signifas agadon, kiu okazas ĝuste nun. Ekz. laudō, mi laŭdas.
  • Futuro estas kiel “os-tempo”: ago aŭ agado, kiu ankoraŭ ne okazis nek okazas. Laudābō, mi laŭdos.
  • Perfekto estas unu el pluraj latinaj tensoj, kiujn oni tradukas per la Esperanta “is-tempo”; ĝi esprimas agon finiĝintan en la pasinteco, momentan, unufojan. Laudāvī, mi laŭdis (unu fojon, male al “laŭdadis”).
    Temas pri simila koncepto kiel ĉe unu el la du signifoj de la Esperanta prefikso ek-.
  • Imperfekto male esprimas pasintan agadon longdaŭran aŭ ripetitan, aŭ la fakton, ke la agado estis okazanta, ne finigita. Laudābam, mi laŭd(ad)is (longan tempon, kutime), mi estis laŭdanta (ĝuste dum tiu momento).
  • Pluskvamperfekto esprimas agon aŭ agadon, kiu okazis kvazaŭ antaŭ la pasinteco, do eĉ antaŭ la ag(ad)o, por kiu la parolanto uzas perfekton aŭ imperfekton. Laudāveram, mi antaŭe laŭdis, mi estis laŭdinta.
  • Futura perfekto simile estas por ago, kiu okazos antaŭ tio, kion esprimas futuro. Laudāverō, mi estos laŭdinta.

La diferencojn inter perfekto kaj imperfekto povas Esperanto bone kapti en la pasiva voĉo, kie perfekto (mi – laudātus sum, vi – laudātus es, ktp.) tradukiĝus per la Esperanta konstruo “estas/estis laŭdita”, dum imperfekto (mi – laudābar, vi – laudābāris) per “estis laŭdata”.

  • Tiun diferencon inter perfekto kaj imperfekto subesprimas alia nememstara kategorio nomata aspekto. Prezenco estas klare imperfekteca tenso (havas imperfektan aspekton); pluskvamperfekto kaj futuro ambaŭ povas esti kaj perfektecaj kaj imperfektecaj; futura perfekto nature inklinas al perfekteco; kaj fine perfekto kaj imperfekto estas du samtempaj tensoj, kies diferenco estas ĝuste la aspekto.
  • La tensojn oni plie dividas je du grupoj, la primaraj kaj la sekundaraj (aŭ historiaj). La primaraj tensoj estas prezenco, futuro kaj perfekta futuro (do tiuj, kiuj tradukiĝas per la Esperantaj “as-tempo” kaj “os-tempo”), dum la sekundaraj (historiaj) tempoj estas tiuj esprimantaj la “is-tempon” aŭ pasintecon: perfekto, imperfekto kaj pluskvamperfekto. Scii, ĉu tenso estas primara aŭ sekundara, oni devos nur rilate al la tiel nomata sekveco de tensoj, traktota en iu sekvonta leciono.
    • Ambaŭ aferojn resumas tabeleto:
Latinaj tensoj
tempo momenta (finita) ago daŭra (ĝuste farata, ripetata) agado laŭ sekveco
estonteco futuro primaraj
antaŭ estonteco futurperfekto
estanteco prezenco
estinteco perfekto imperfekto sekundaraj
antaŭ estinteco pluskvamperfekto

La modo de verbo esprimas la sintenon de la parolanto al la ag(ad)o.

  • Indikativo simple prezentas faktojn. Ekz. Laudās, vi laŭdas · laudāvit, li (ŝi, ĝi) laŭdis.
  • Subjunktivo estas uzata en iuj subfrazoj, nerekta parolo ktp., por esprimi faktojn aŭ kondiĉojn; sed en memstaraj frazoj subjunktivo esprimas jen malcertecon de la parolanto, jen lian deziron, jen eĉ ordonon. Laudēs , vi laŭdus, vi laŭdu · laudāverit, li (ŝi, ĝi) estu(s) laudinta.
  • Imperativo esprimas ordonon de la parolanto, ke iu faru ion. Laudā, laŭdu · laudātō, vi (li, ŝi,ĝi) laŭdu, estu laŭdonta.
  • Infinitivo funkcias simile kiel en Esperanto, tamen multaj Esperantaj uzoj de infitivo tradukiĝas en latinon ne per infinitivo; kaj plie, latino havas plurajn specojn de infinitivoj. Laudāre, laŭdi · laudāvisse, esti laŭdinta.

Ne ĉiu kombinacio de persono/nombro, tenso kaj voĉo povas esti esprimita en ĉiu modo. Fakte nur indikativo povas esprimi ĉiujn ses tensojn (kaj ĉiun en ĉiuj ses personoj, ambaŭ nombroj kaj ambaŭ voĉoj). Subjunktivo ja povas esprimi personojn kaj nombrojn kaj voĉojn, sed ekzistas nur ĉe la tensoj pasintecaj kaj prezenco. Imperativo ekzistas nur por du personoj kaj du tensoj. Fine infinitivo estas senpersona kaj sennombra formo, kiu tamen povas esprimi ambaŭ voĉojn kaj tri tensojn – prezencon, perfekton kaj futuron.