Ĉenoj redakti

Konklude, tio estis nombroj, sed kio konata pri leteroj, vortoj, tekstoj?

Vorto, kiun ni uzos por aroj de literoj, estas ĉeno. Jen iom da ĉenoj:

  • "Saluton."
  • "Rubeno estas bona lingvo."
  • "5 estas mia ŝata numero... sed kiu estas via?"
  • "Zamenhof diris #%^?&*@!"

Iom da agoj, kiuj vi povas fari kun ĉenoj redakti

Rubeno permesas fari iom da spritaj agoj kun ĉenoj.

irb --simple-prompt
>> "Saluton" + " Mondo"
=> "Saluton Mondo"
>> "Saluton " * 3
=> "Saluton Saluton Saluton "

Memoru tion: '"hi " * 3' estas same kiel '"hi " + "hi " + "hi "', do ĝi donas "hi hi hi " al mi.

Sed jen kio okazos se mi forgesos spaceton en "hi ":

irb --simple-prompt
>> "Saluton" * 3
=> "SalutonSalutonSaluton"

Rigardu tion, kio okazis ĉi tie:

<img src="strings/03.gif" />

>> "1" + "2"
=> "12"
>> "1" * 2
=> "11"


Kiam Rubeno vidas "1", ĝi vidas ĉenon sed ne nombron!

Aliaj agoj, kiuj vi povas fari kun teksto redakti

Jen pli spritaj agoj (metodoj), kiuj vi ankaŭ povas uzi:

>> "saluton".capitalize
=> "Saluton"
>> "saluton".reverse
=> "notulas"
>> "saluton".next
=> "salutoo"
>> "saluton".upcase
=> "SALUTON"
>> "SALUTON".downcase
=> "saluton"
>> "SalutoN".swapcase
=> "sALUTOn"


Ekzercoj redakti

  • Kion vi atendas de sekva kodo:
>> 'saluton'.length + 'mondo'.length   

Nur provu tion.

  • Ludu kun ĉenoj dum iom da tempo por memorfiksi sciojn.

Antaŭa paĝo: Unuaj paŝoj

Sekvanta paĝo: Novaj nomoj por malnovaj objektoj