Modereco

Ĉe kelvico historia, 
monto de Bükk brile pintas, 
konsumiĝas vino nia, 
sed triop' nur bride drinkas.
Ni petis nur kvaronpindon,
al ni mastro tuj revenis. 
Por firmigi la fidindon, 
vin' tra faŭko malaperis.
Kelo bone malvarmetas. 
Tri amikoj amuziĝas. 
Ni la kapon al ni hejtas, 
duonpindoj jam glutiĝas.
Iu diris: - Por atingi 
- ni prefere ne kartludu! 
- nian normon, devas drinki! 
Unu pindon ni alglutu!
poemo de Endre Tislerics 
tradukis el la hungara mastro Jano