Ni lernas C++/Nia unua programo

Kiam ni eksicis la ĝeneralaj ideoj de programado. Ni povas komenci lernadon de programlingvon C++. Komence ni devas instali en komputilo kompililon (ekzemple gcc). Posedantoj de Linuksoj probable havas jam instalita ĝin. Posedantoj de aliaj mastrumaj sistemoj povas elŝuti ĝin el interreto.

Por skribi unuan programon, se ni jam havas kompililon, ni bezonas uzi nur simplan tekstredaktilon. En tekstredaktilo ni povas entajpi ĉi suban tekston (ni savu ĝin en dosiero kun nomo unuaProgramo.cpp):

int main(int argN, char** argV )
{
   return 0;
}

kaj kompili per komando:

g++ unuaProgramo.cpp

Rezulto de komando estas dosiero kun nomo a.out. Tiel farita programo faras fakte nenion, sed tiu ne estas tiel grava. Gravas ke ni sukcese kompilis la programon, kaj ke komputilo estas preta por programado ĝin en lingvo C++. Por verki pli uzeblajn programojn ni bezonos uzi librarojn, feliĉe kun defaŭlta instalo estas defaŭlta en/eliga libraro. Ĝi ankaŭ enhavas multaj uzeblaj elementoj por pli komplika programado.

Bonvenon mondo! redakti

Jen programo kiu simple skribas al defaŭlta eligo tekston.

/* Tio estas programo, kiu eltajpas simplan tekston al defaŭlta eligo */  //linio 0
#include <iostream>                        //linio 1
                                           
using namespace std;                       //linio 3

int main()                                 //linio 5
{                                          
   cout << "Bonvenon mondo!" << endl;      //linio 7
   return 0;                               //linio 8
}                                          //linio 9

Post komilado per komando: (aŭ se vi havas programon kiel IDE, klaku specialan butonon):

g++ duaProgramo.cpp -o duaProgramo

estos verkita dosiero kun nomo duaProgramo, kiu ni povas lanĉi. Rezulto de programo estos eltajpita teksto: Bonvenon mondo!

Strukturo de kodo redakti

La kodo komencas de teksto inter signoj /* kaj */. Tiuj signoj signifas komenco kaj fino de komento. Kiel vi povas suspekti, komentoj ne estas vera parto de programo mem. Komentoj faras nenion el vidpunkto de plenumo. Tamen komentoj estas grava parto de kodo, ĉar ili plifaciligas komprenigon de cetera kodo. En komentoj programistoj metas ĝeneralajn kaj ankaŭ precizaj informoj kial ili skribis tiel kaj ne alie.

Krom signoj /* kaj */ estas ankaŭ dua metodo por marki komentojn. Oni povas uzi signoj //. Tiam komento komencas ekde signo // ĝis fino de linio.


La unua linio estas #include <iostream>. Tiu linio fakte ne estas parto de lingvo C++. Ĝi estas instrukcio de antaŭtraktilo. Nun sufiĉas scii, ke dank' al ĝi oni povas uzi en programoj instruckojn, kiuj ebligas eltajpi (printi) al komputila ekrano.


En la kvina lino komencas grava elemento de programo t.n. ĉefa funkcio: main. (pli detale pri funkcioj oni povas trovi en ĉapitro Funkcioj). La funkcio havas korpon. La korpo komencas ekde { kaj estas ĝis }. Instrukcijoj en korpo estas tio kio funkcio faras. La korpo komencas en 6-a linio kaj finas en 9-a linio.

Do kion faras funkcio main? Ĝi simple eltajpas tekston (la 7-a linio). La vorto cout reprezentas komputila ekrano. Kaj simboloj << signifas, ke sekvanta teksto estos direktita al komputila ekrano. Kaj livieras valoron 0, kiu plej ofte signifas sukceson (la 8-a linio). Tiu ĉi instrukcio finas la funkcion (ĉiam).