Perfektiga Esperanto-Kurso/Oftaj eraroj kaj miskomprenoj

(ne-korektita)

"da-ismo" redakti

La ekzemplofrazo "Kiom da manĝaĵo vi volas?" estas tute ĝusta, sed iom longa, ĉar en koncernaj situacioj oni scias, ke temas pri manĝaĵo. Se oni forlasas la manĝaĵon, oni nepre devas forlasi ankaŭ la prepozicion "da", ĉar prepozicio estas nur markilo por substantivo (aŭ similaĵo) kaj sen tiu ne havas signifon. Do la frazo estu "Kiom vi volas?". Tamen oni oftege aŭdas frazojn kiel "Kiom da vi volas?" aŭ "Mi volas pli da." aŭ "Mi havas sufiĉe da." kvazaŭ "da" estus postpozicio, kio en Esperanto ne ekzistas.

"gekaraj" redakti

Multaj uzas tiun ĉi kunmetaĵon por alparoli homojn, kvankam "kara" estas adjektivo sen iu ajn rilato al sekso. Tial almetado de "ge-" ne havas signifon, same kiel la vorto "gejunaj" ne havas signifon. Do en alparolo oni uzu "karaj". Analoge ne uzu "ge-" antaŭ "-anto" (do uzu ekzemple "lernantoj", ne "gelernantoj".)

"plu" kaj "pli" redakti

Verŝajne pro sia simileco, ankaŭ tiuj ĉi vortoj estas miksataj.

"tro" anstataŭ "tre" redakti

Estas relative ofta eraro diri "tro" anstataŭ "tre". Tio ja taŭgas en pluraj naciaj lingvoj, sed en E-o certe evitindas!


Reen al Perfektiga Esperanto-Kurso