Plurfaza dormo/Oftaj demandoj

Certiĝinte ke ne jam estas via demando ĉi tie, redaktu ĉi tiun paĝon kaj metu vian demandon post la fino de ĉi paĝo.

Sed mi legis artikolon sur la interreto kiu diras ke plurfaza dormo estas neebla! redakti

Aperis en 2005 artikolo (angle) de doktoro, Dro Piotr Wozniak, kiu konkludis ke plurfaza dormo estas laŭscience neebla. Tamen, tiu artikolo neniam ricevis recenzon de scientistaj kolegoj, kaj plenas je malsciencaĵoj kaj malveraĵoj. En unu parto, li eĉ diras ke en liaj esploroj li omisiis ĉiujn testamentojn de la efikeco de plurfaza dormo, ĉar li opiniis ilin mensogoj!

Por pli plena kritiko, vi povus legi la blogafiŝon (angle) de Puredoxyk pri la temo.

Efektive, ni ne scias ĉu plurfaza dormo estas bona aŭ malbona aŭ eĉ ĉu unufaza dormo estas bona por la sano, ĉar neniu multe esploris tion en laboratorio.

Ĉu mi povas multe ekzerci min kaj ankoraŭ repleniĝi per plurfaza dormo? redakti

Jes! Jen kelkaj konsiloj:

  1. Ŝanĝu al dieto kiu konsistiĝas el multe da proteino kaj graso kaj malmulte da karbonhidratoj.
  2. Post la ekzercsesio, manĝu frukton.
  3. Konsilinde estas eble ne ekzerci en malpli ol unu horo antaŭ ol vi sekva dormo, ĉar la adrenalino eble efikus la kvaliton de la dormo. Se vi dormas SPAMAYLe, tuj dormetu antaŭ ol la sesio kaj kiam vi retrankviliĝas post la sesio, dormetu denove.