Programlingvo C/Pri kompililoj

Ekzistas multe da kompililoj por C. Plej famaj estas:

  • GCC - kompiilo de GNU projekto, plej fama en Linux-ujo kaj disponeblas en ĉiu Linuks-distribuaĵo
  • Clang - alia bona kompililo, estas kongrua kun GCC kaj famas pro ĝia rapida laborado kaj pliforta trovado de kod'eraroj

Por novuloj ekzistas enreta kompililo ideone.com, sed tiu retejo estas krokodile angla.

Instalado de GCC redakti

En debiano kaj ubuntu redakti

sudo apt-get install gcc

En slackware redakti

sudo slackpkg install gcc