Religio de Mimi

poemo de Viktor Mészáros, tradukis ĝin mastro Jano

Zorgojn forgesinte, langvore, sola,
Dio mem dormis sur kusen' fajnmola.
Sulkoj frunte glatiĝis, la okulojn
li fermis kaj imitis senmovulojn.
Kun odoro, -ho adoro!- parfumis
min Li, Sinjoro, droge ĝi alflugis
al mi, kiu sidis ĉe la vizaĝo
time, jen  fine ĉiel-pejzaĝo;
tremante kaj feliĉe sur amplekse
blua, purodora, -do ĝi komplekse
kvieta -kuŝuj': mi povis gardi Lin,
hund' nenia rajtas anstataui min!
Fine jam forsvenis mia fervoro,
iĝis konfide spiranta langvoro
kaj Sonĝ-patrino portis mild-ŝvebadon,
Li kaj mi atendis novan tagon.