Rusa/Ĉapitro Kvar

FleksioRedakti

En la rusa fleksiiĝas substantivoj, adjektivoj, participoj, numeraloj, pronomoj kaj verboj.

Gramatikaj kategoriojRedakti

Rusaj vortoj povas havi sekvajn gramatikajn ecojn de kiuj dependas fleksio de ili kaj de ligitaj vortoj:

  • genro (род) — ina, malina aŭ neŭtra (мужско́й, же́нский, сре́дний род);
  • persono (лицо́) — 1a, 2a aŭ 3a;
  • nombro (число́) — singularo aŭ pluralo (еди́нственное, мно́жественное число);
  • uleco (одушевлённость) — ula aŭ neula (одушевлённое, неодушевлённое), gravas nur por akuzativo.

Reguloj de fleksioRedakti

Substantivoj havas konstantan genron kaj ulecon kiuj influas al deklinacio. Ĝenerale ulaj estas homoj kaj bestoj, ceteraj estas neulaj krom raraj esceptoj. Substantivoj deklininaciiĝas en nombroj kaj kazoj.

Adjektivoj akordiĝas per genro, nombro, uleco kaj kazo kun la priskribataj substantivoj.

Verboj akordiĝas kun sia subjekto per:

  • genro nur en pasinta tempo kaj subjunktivo;
  • persono en nuna kaj estonta tempo;
  • nombro en ĉiuj formoj krom infinitivo.

Krome verboj fleksiiĝas en tempoj.

Numeraloj havas genron aŭ nombron de la nombrata aŭ numerata substantivo. Numeraloj deklinaciiĝas same kiel substantivoj kaj adjektivoj. La kazo de nombrataj substantivoj ne ĉiam samas kun kazo de la numeralo, pri tio ekzistas specialaj reguloj.

Kazoj (Падежи́)Redakti

Substantivoj, adjektivoj, participoj, numeraloj kaj pronomoj deklinaciiĝas en kazoj kaj nombroj. Kutime oni diferencigas 6 kazojn en la rusa:

  • nominativo (имени́тельный),
  • akuzativo (вини́тельный),
  • genitivo (роди́тельный),
  • dativo (да́тельный),
  • instrumentalo (твори́тельный),
  • prepozitivo (предло́жный).

Krome por kelkaj substantivoj ekzistas lokativo (la dua prepozitivo), uzata kun la prepozicioj "в" (en) kaj "на" (sur) kiam oni indikas lokon, kaj la dua genitivo, kiu kongruas al la esperanta prepozicio "da" kaj ĉiam ŝanĝebla per kutima genitivo. En neliteratura parolado oni uzas tiel nomatan novan vokativon (зва́тельный паде́ж). Malnova vokativo uzatas nur en malnovaj fabeloj kaj proverboj.

Substantivojn oni klasigas al deklinacitipoj laŭ finaĵoj en kazoj. Krom ŝanĝo de finaĵo ofte eblas alternado de unu aŭ iam du vokalaj literoj en la baza parto de vorto. Akcento depende de vorto povas transiri en diversaj kazoj de finaĵo al bazo kaj male. Ekzistas vortoj, kiuj dekliniĝas malregule aŭ neniam ŝanĝiĝas.

Kazo Substantivaj finoj Adjektivaj / pronomaj finoj
Singularo Pluralo Singularo Pluralo
malina neŭtra ina
nominativo -а, -я, -о, -е, -ё, -й, -ь, - -а, -я, -и, -ы -ый, -ой, -ий / -, -ь, -й -ое, -ее / -о, -е, -ё -ая, -яя / -а, -я -ые, -ие / -ы, -и
genitivo -а, -я, -и, -ы -ов, -ёв, -ев, ей, -й, -ь, - -ого, -его -ой, -ей -ых, -их
akuzativo -а, -я, -у, -ю, -о, -е, -ё, -й, -ь, - samas kun genitivo por ula aŭ nominativo por neula samas kun genitivo por ula aŭ nominativo por neula samas kun nominativo -ую, -юю / -у, -ю samas kun genitivo por ula aŭ nominativo por neula
dativo -у, -ю, -и, -е -ам, -ям -ому, -ему -ой, -ей -ым, -им
instrumentalo -ом, -ем, -ём, -ой, -ей, -ёй, -ью

(poete -ою, -ею, -ёю)

-ами, -ями -ым, -им -ой, -ей

(poete -ою, -ею)

-ыми, -ими
prepozitivo -е, -и -ах, -ях -ом, -ем / -ом, -ем, -ём -ой, -ей -ых, -их
prepozitivo 2 -и́, -у́, -ю́ samas kun prepozitivo
genitivo 2 -у, -ю, -и, -е samas kun genitivo
nova vokativo -ь, - samas kun genitivo

En la tabelo post oblikvo estas finoj de pronoma deklinacitipo, laŭ kiu deklinaciiĝas kelkaj adjektivoj kaj substantivoj. Substantivoj devenintaj el adjektivoj deklinaciiĝas kiel adjektivoj. Kelkaj pronomoj deklinaciiĝas malregule.

Plejmulto de adjektivoj havas kromajn mallongajn nominativajn formojn, kiuj kutime uzatas kiel predikato kaj povas havi iom distingiĝan sencon.

Kelkaj ekzemplojRedakti

Kazo Singularo Pluralo traduko
malina traduko neŭtra traduko ina traduko
N до́брый челове́к bona homo до́брое се́рдце bona koro до́брая же́нщина bona virino до́брые лю́ди bonaj homoj
mallonga человек до́бр homo estas bona сердце до́бро koro estas bona женщина добра́ virino estas bona люди до́бры́ homoj estas bonaj
G до́брого челове́ка de bona homo от доброго се́рдца de bona koro до́брой же́нщины de bona virino до́брых люде́й de bonaj homoj
A доброго человека bonan homon доброе сердце bonan koron до́брую же́нщину bonan virinon до́брых люде́й bonajn homojn
D до́брому челове́ку al bona homo доброму се́рдцу al bona koro до́брой же́нщине al bona virino до́брым лю́дям al bonaj homoj
I до́брым челове́ком per bona homo добрым се́рдцем per bona koro до́брой же́нщиной per bona virino до́брыми людьми́ per bonaj homoj
P о до́бром челове́ке pri bona homo о добром се́рдце pri bona koro о до́брой же́нщине pri bona virino о до́брых лю́дях pri bonaj homoj

Esceptoj de deklinacioRedakti

  • La vorto человек (homo) havas la pluralon человеки, tamen oni uzas ĝin tre malofte aŭ post nombroj, kutime anstataŭigante ĝin per la vorto люди (homoj), kiu ne havas singularon.
  • La vorto люди havas nenorman instrumentalan finaĵon -ьми anstataŭ la kutima -ями.

Esceptoj de prononcoRedakti

  • La literon г en genitiva finaĵo -ого/-его oni legas kiel /v/, tiu regulo estas nur por adjektiva kaj pronoma deklinacio. ( доброго /dobrava/ )
  • La literon д inter р kaj ц en la vorto сердце oni ne legas /sʲerce/.
  • La formo до́бры́ povas havi akcenton sur unu el du vokaloj.

Noto pri tradukoRedakti

La vorto bona havas du tradukojn en la rusa: добрый kaj хоро́ший. La duan oni uzas por la senco 1 ("taŭga") de ReVo: Posedanta la karakterizajn ecojn de sia speco; konforma al sia celo, destino, al la regulo, al la devo; taŭga laŭregula.

Ekzerco 1Redakti

Penu lerni la liston de substantivoj kaj iliaj kazoj.

Uzado de kazojRedakti

  • Akuzativon oni uzas same kiel en Esperanto krom kazoj priskribitaj en tabelo malsupre.
  • Subjekto en frazoj precipe estas en nominativo, krom kun la vorto "нет" en la senco de "ne ekzistas", en tiu okazo oni uzas genitivon.
  • Kiam en Esperanto oni uzas duan o-vorton en nominativo kun "kiel" aŭ sen ĝi, krom kun la vorto "estas" nur en formo de nuna tempo ("есть" kiun oni kutime forĵetas), en la rusa tia substantivo estas en instrumentalo. Ekzemple: Mi laboris kiel instruisto — Я рабо́тал учи́телем (instrumentalo de "учи́тель"); Mi faru vin ministro — Я сде́лаю тебя́ мини́стром (instrumentalo de "мини́стр"); sed Mi estas instruisto — Я учитель ("есть"="estas" mankas kaj "учитель" estas en nominativo). Fakultative ankaŭ adjektivo rilatanta al la subjekto povas esti en instrumentalo. Ekzemple: Arbaro estis verda — Лес был зелёным (eblas ankaŭ зелёный);
  • Post prepozicio kiam en Esperanto estas nominativo, en la rusa oni uzas aliajn kazojn, depende de prepozicio kaj senco.
  • Akuzativo anstataŭ kutima kazo post prepozicio por indiki direkton en la rusa eblas nur post "на", "в"¸ "за" kaj "под" (sur, en, malantaŭ kaj sub respektive)
Prepozicioj, postpozicioj kaj kazoj en la rusa
prepozicio kazo traduko rimarkoj
D al, por pri ricevanto de rezulto de ago
к, ко al pri movado; cetere oni uzas "к" aŭ ne uzas depende de verbo
благодаря́ danke al
вслед*, восле́д* sekvante post, post -n
напереко́р*, назло́* spite al
вопреки́*, проти́вно malgraŭ pri kondiĉo, instrukcio
согла́сно, соотве́тственно, сообра́зно laŭ
соразме́рно konforme al
подо́бно simile al
по laŭ pri kondiĉo aŭ direkto
по po pri kvanto
по N po kun nombroj finataj ne per 1
а-ля́ simile al, kvazaŭ
G2 da
G de, da
от, ото de
до ĝis
свы́ше, сверх pli ol pri kvanto
во вре́мя, втече́ние dum
вро́де, наподо́бие simile al
среди́, средь inter, en mezo de
посреди́, посреди́не, посереди́,
посереди́не, посере́дь
en mezo de
внутри́ ene de
вну́трь, вовну́трь enen de, en -n
пове́рх, све́рху, сверх sur kovrante ion
наверху́, све́рху supre de
внизу́, сни́зу malsupre de
из, изо el
из-за, ввиду́, всле́дствие pro pri kialo
из-за el malantaŭ pri komenca loko de movo
из-под el sub
из-под de pri ujo, taro
вдоль laŭ pri direkto
вне ekster
вокру́г, вкру́г, круго́м ĉirkaŭ
о́коло apud
вблизи́, близ, во́зле, по́дле apud, ĉe pri loko
ми́мо preter
кро́ме, поми́мо, сверх krom
для por
ра́ди* por
без, безо sen
про́тив, супроти́в kontraŭ
напро́тив, насупроти́в kontraŭ pri loko
вме́сто, взаме́н, наме́сто anstataŭ
по́сле post
пре́жде antaŭ pri tempo, vico
накану́не antaŭ unu tago de
у, о́бок ĉe
насчёт pri
относи́тельно rilate al, koncerne al
касаемо, касательно koncerne al
впереди́, спе́реди antaŭ pri loko
вперёд antaŭ -n
вперёд pli frue ol
сза́ди, позади́ malantaŭ pri loko
вы́ше super, pli ol
ни́же sub
посре́дством, с по́мощью, путём per
с, со ekde, de, desur pri komenca tempo aŭ punkto sur io
I kun
okaze de gratulo
per pri ilo
de pri faranto
kiel pri rolo, profesio, posteno
ме́жду, меж inter
пе́ред, передо, пред, предо antaŭ
над super
за I, A** trans, malantaŭ, post
под, подо sub
о, об, обо P pri
при ĉe
на sur
на ĉe, en
в, во en, je
в, во P2, A** en
на sur
ĉe pri urboj aŭ homoj ĉe rivero
о, об, обо A sur -n pri bato
про pri
сквозь tra pri movado, rigardo
че́рез, чрез trans -n, tra
trans pri loko
post pri tempo
спустя́* post pri tempo
тому́ наза́д, наза́д antaŭ postpozicio pri tempo
включа́я inkluzive -n, inkluzive de
исключа́я krom
несмотря́ на malgraŭ

* Uzebla ankaŭ kiel postpozicio.
** Akuzativoj en Esperanto kaj en la rusa kongruas.

PronomojRedakti

Deklinacio de personaj pronomoj.Redakti

Esperantaj Rusaj
N G kaj A D I P
mi я меня́ мне мной обо мне́
ni мы нас на́м на́ми о на́с
vi вы вас вам ва́ми о ва́с
ci ты тебя́ тебе́ тобо́й о тебе́
li он его́ /jevó/, от него́ /nʲevó/ ему́, к нему́ им, с ним о нём
ĝi (neŭtra genro) оно́
ŝi она́ её, от неё ей, к ней ей, с ней о не́й
ili они́ их, от них им, к ним и́ми, с ни́ми о ни́х
si себя́ себе́ собо́й, собо́ю о себе́

Kiel vi vidas el la tabelo, ĉiuj personaj pronomoj havas nenorman nominativon.

Formoj de pronomoj de 3-a persono, krom nominativo, havas н- en la komenco kiam ili estas uzata kun prepozicio.

En instrumentalo la lastan oni povas anstataŭigi per , same kiel en la lasta linio de la tabelo.

La pronomo себя́ ne havas nominativon. Oni uzas la pronomon ne nur por tria persono, kiel en Esperanto, sed ankaŭ por la unua kaj la dua.

Pronomoj de 3-a persono havas genron, kiu devas akordiĝi al la genro de subkomprenata substantivo

Deklinacio de ĉi tiuj pronomoj ne dependas de uleco.

Deklinacio de posesivoj.Redakti

Deklinacio de tiuj pronomoj estas pli regula.

Esperantaj Rusaj
N, A neula N ina G, A ula

malina kaj neŭtra

G, A ula, P

pluralo

G, D, I, P

ina

A

ina

malina kaj neŭtra I malina kaj neŭtra,

D plurala

I

plurala

malina neŭtra pluralo D P
mia мой моё мои́ моя́ моего́ мои́х мое́й мою́ моему́ о моём мои́м мои́ми
nia наш на́ше на́ши на́ша на́шего на́ших на́шей на́шу на́шему о на́шем на́шим на́шими
via ваш ва́ше ва́ши ва́ша ва́шего ва́ших ва́шей ва́шу ва́шему о ва́шем ва́шим ва́шими
cia твой твоё твои́ твоя́ твоего́ твои́х твое́й́ твою́ твоему́ о твоём твои́м твои́ми
sia свой своё свои́ своя́ своего́ свои́х свое́й свою́ своему́ о своём свои́м свои́ми
lia

ĝia (neŭtra genro)

его́
ŝia её
ilia их

En instrumentalo la lastan oni povas anstataŭigi per .

NombrojRedakti

Nombroj en la rusa konsistas el unu aŭ pli vortoj. Deklinaciiĝas ĉiuj nombraj vortoj kiel priskribite en la tabelo. Formoj de nombrataj substantivoj aŭ adjektivoj dependas de la lasta nombra vorto. La lasta nombra vorto akordiĝas kun la nombrato per genro kaj uleco. Genron havas nur la nombroj: один (unu) — malina, одна — ina, одно — neŭtra, два (du) — malina kaj neŭtra, две — ina kaj оба (ambaŭ) — malina kaj neŭtra, обе — ina.

  • Se la lasta estas formo de vorto один (unu), la nombrato estas en singularo en sama kazo kun la nombro.
  • Se la lasta estas vortoj оба, обе (ambaŭ), два, две (du), три (tri) aŭ четыре (kvar) en nominativo aŭ en akuzativo ne ula , la nombrata substantivo estas en singulara genitivo sed adjektivoj estas en plurala genitivo.
  • Por ceteraj nombroj se la nombro estas en nominativo, la nombrato estas en plurala genitivo.
  • En ceteraj kazoj la nombrato estas en pluralo en sama kazo kun la nombro.
  • La nombroj ноль=нуль (nulo), kaj ĉiuj vortoj signifantaj nombrojn ne malpli ol mil (ты́сяча=mil, миллио́н=miliono, ktp), gramatike ne estas numeraloj en la rusa sed kutimaj substantivoj kaj premisas (se ne sekvas alia nombra vorto) ke la sekvanta nombrata vorto ĉiam estu en plurala genitivo.

Por faciligi lernadon de la kazoj kaj ilia sinsekvo, oni ofte uzas memorhelpilon Иван родил девчонку, велел тащить пелёнку.

Kroma informo