Rusa/Ĉapitro Unu

Enkondukaj rimarkojRedakti

La fonemojn ni skribos pere de Esperanta alfabeto, tamen kun aldono de la litero «y» kaj de la IPA-a signo «ʲ» por palataleco. Fonema skribo estos metata inter strekoj (/.../); por ĉefa akcento ni uzos la signon «´», kaj por tiu flanka la signon «`», same kiel en la rusa tradicio. Do, super originale skribataj cirile rusajn vortojn ni metos ankaŭ ĉi-simbolojn. Kaj por transskribo de la vera prononco ni uzos la Internacian Fonetikan Alfabeton kaj metos tiajn skribaĵojn inter kvadrataj krampoj ([...]).

FonemojRedakti

VokalojRedakti

Listo de vokalaj fonemoj: /a/, /e/, /i/, /o/, /u/, /y/.

Kiel vi vidas, da fonemoj estas nur ses; sed en realeco ĉio ne estas tiom simpla. Estas du rimarkoj.

La unua rimarko: la sono de la lasta fonemo estas fama rusa sono, oniaopinie tute neprononcebla. Ni rakontos pri ĝi pli detale en la lasta parto de ĉi-ĉapitro.

Dua rimarko: Al tiuj ses fonemoj korespondas pli ol 15 diversaj sonoj, kiujn oni devas certe distingi por havi bonan prononcon. La sonkvalito dependas de pozicio de unuopa vokala fonemo en vorto. Sed ne timu, la sistemo estas sufiĉe simpla. Vi ekkonos ĝin en la lasta parto.

KonsonantojRedakti

Jen estas vera teruraĵo por lernantoj de la rusa. La rusa estas konsiderata kiel «konsonanta lingvo», kio signifas ke la plej grava parto de fonetiko estas ĝuste konsonantoj kaj ke oni devas ĉiam bone distingi ilin, kio estas ne tiom facile ĉar la rusa havas 36 konsonantajn fonemojn.

La konsonantoj dividatas en palatalecajn (kutime ili nomiĝas «palataligitaj»; tamen «palataligita» devas signifi "tia, kian oni igis palatala"; kaj la sufikso «-eco» ankaŭ signifas ne ĝuste tion kion ni volas, ĉar palatalecaj estas nur alproksimigitaj al palato, ne artikulataj en ĝi; sed al ni pli plaĉas la vorto «palataleca», do ni uzu ĝin dum Esperanta terminaro en ĉi tiu loko ne estas bone pripensita) kaj nepalatalecajn, laŭ la rusa terminaro ili nomiĝas ankaŭ «molaj» kaj «malmolaj». Kia diferenco estas inter ili? — Malmolaj estas «bazaj formoj» de konsonantoj (krom tiuj kiuj povas esti nur molaj), kaj ili iĝas molaj pro certaj fonetikaj reguloj. «Bazaj formoj» preskaŭ ĉiam similas la korespondajn Esperantajn konsonantojn. Kaj la molaj malsamas la malmolajn je tio ke la korpo de la lango leviĝas al la malmolaj palatoj (la loko malantaŭ alveoloj, komenco de tia «kavo») dum prononcado de konsonanto. La rezulto estas nia konsonanto miksita kun joto (j). Al iuj homoj molaj konsonantoj povas ŝajni en certaj pozicioj esti «konsonanto + j», kaj en aliaj pozicioj oni preskaŭ ne povos distingi ilin de tiuj normalaj. Kelkaj molaj konsonantaj foje povas simili tute aliajn, ekzemple /tʲ/ kiel /ĉ/.

Nepalatalecaj:

/b/, /c/, /d/, /f/, /g/, /ĥ/, /ĵ/, /k/, /l/, /m/, /n/, /p/, /r/, /s/, /ŝ/, /t/, /v/, /z/.

Palatalecaj:

/bʲ/, /ĉ/, /dʲ/, /fʲ/, /gʲ/, /ĥʲ/, /j/, /kʲ/, /lʲ/, /mʲ/, /nʲ/, /pʲ/, /rʲ/, /sʲ/, /ŝʲ:/, /tʲ/, /vʲ/, /zʲ/.

Ĉi-supre sekvas rimarkoj pri konsonantoj.

  1. Ĉiam molaj estas /ĉ/, /j/ kaj /ŝʲ:/. La sono [j] tute ne povas esti malmola, ĉar ĝi estas palatala, ne palataleca. La /ŝʲ:/ estas kontraŭstarita al /ŝ/ per du ecoj: palataligiteco kaj longeco. La unua eco neniam ŝanĝiĝas, krom ke en tre rapida parolo. La dua eco, male, povas malaperi tre ofte. Efektive en la rusa ĉiu konsonanto povas esti prononcata ankaŭ longe (duoble), se estas duoble skribita, tamen la ruslingvanoj tute ne ĉiam povas bone distingi ilian longecon en prononco. (Pro tio, interalie, por ili estas iom malfacile bone kaj rapide prononci vortojn, lernante la italan aŭ finnan lingvojn, sed ne tiom malfacile kiom por anoj de lingvoj, en kiuj longaj konsonantoj tute forestas.)
  2. Ĉiam malmolaj estas /c/, /ĵ/ kaj /ŝ/. Antaŭ kelkaj jarcentoj ili estis ĉiam molaj, kaj tio nun videblas laŭ paradigmoj de vortŝanĝigo. Pro transiro de [tsʲ] (palataleca «co») en [ts]-on, ankaŭ kie tio estis du fonemoj /t/ (aŭ /tʲ/) + /sʲ/, tie la So fariĝis malmola. Tre bone tio videblas en formoj de infinitivo kaj de 3a persono en singularo kaj pluralo ĉe refleksivaj verboj. Pri ili ni rakontos poste, jam en la kurso mem.
  3. Certe, distingo de palatalecaj VS nepalatalecaj devas havi iujn limojn. Kaj jen estas tiuj limoj.
    1. Antaŭ vokaloj: antaŭ /a/, /o/, /u/ eblas ambaŭ; antaŭ /y/ — nur nepalatalecaj; antaŭ /i/ kaj kun kelkaj rimarkoj antaŭ /e/ — nur palatalecaj. Tio signifas, ekzemple, ke post /ŝ/, /ĵ/ kaj /c/ ne povas esti /i/; post la literoj por /ŝ/ (ш) kaj /ĵ/ (ж), tamen, skribatas nur la litero por /i/ (и) kaj tion oni ne ŝanĝu, ĉar vortŝanĝparadigmoj diras ke tie estu litero por /i/; post la litero por /c/ (ц) skribatas tiu por /y/ (ы) — se estas rusa vorto aŭ nur vortfinaĵo — kaj tiu por /i/ se estas prenita vorto (ekzemple, aberacio: аберрация (a-b-e-r-r-a-c-i-ja) /abʲerrácyja/). La konbinaĵoj «ce», «ŝe», «ĵe», certe, eblas.
    2. En la fino de vorto: eblas iu ajn konsonanto. Tamen, /mʲ/, /bʲ/, /pʲ/, /vʲ/ kaj /fʲ/ (molaj labialoj) tie okazas tre malofte, precipe se la vorto estas:
      1. nomo de la 3a deklino en nominativo aŭ akuzativo;
      2. adverbo derivata de tiu vorto (ekzemple вглубь /vglubʲ/ ‘profunden’: в /v/ ‘en’ + глубь /glubʲ/ ‘profundon’);
      3. imperativo de verbo kun radikalo per -b (m, f, p, v) kaj kun senakcenta finaĵo.
    3. Malmolaj konsonantoj devenis de kombinaĵoj de tiuj normalaj kun tio, kio estis post ili. Pro tio konsonantoj antaŭ aliaj konsonantoj ne povas esti ĉiaj, ekzemple io kiel /vʲkʲl/. Do, kelkaj kombineblecaj reguloj:
      1. Antaŭ malmolaj: molaj povas esti nur t, d, n, s, z, r, l; aliaj kombinaĵoj eblas nur en vortokuploj kaj ne ĉiam normale prononceblas.
      2. Antaŭ joto: la rusa skribo skribas en radiko ĉiam molajn, kaj en prefikso — nur malmolajn. Tamen vere distingatas nur moleco de t, d, n, s, z, r, l (t. e. oni legu kiel skribite), kaj aliaj prononcatas same — sen iu eksplicita moleco aŭ malmoleco, do prononcu ilin tiel, kiel vi kutime prononcas, kaj zorgu nur pri t, d, n, s, z, r, l.
      3. Antaŭ molaj: antaŭ molaj l kaj r tute neeblas molaj (krom /llʲ/ ~ /lʲlʲ/ kaj /rrʲ/ ~ /rʲrʲ/, efektive unu longa konsonanto); antaŭ molaj t, d, n, s, z ĉiu konsonanto povas esti nur malmola, kaj t, d, n, s, z, skribite malmolaj antaŭ ili, iĝas molaj: /kostʲ/ ‘osto’ → [kosʲtʲ]; antaŭ aliaj (k, g, ĥ, f, v, m, p, b) eblas nur malmolaj.
    4. Fonema statuso de la molaj velaroj (/kʲ/, /gʲ/, /ĥʲ/) estas malklara, ĉar tiuj velaroj estas nur malmolaj antaŭ /a/, /o/, /u/, /y/ kaj molaj antaŭ /e/ kaj /i/; tamen, /kʲu/ aŭ iu ajn simila kombinaĵo povas okaziĝi en prenita vorto, ekzemple la francan vorton manicure [mɑnʲi'kʲy:ʁ] eblas transdoni ruse nur kiel /manʲikʲúr/. La labialoj (p, b, f, v, m), krom tiuj pozicioj, povas esti molaj en originaj rusaj vortoj antaŭ /a/, kie ili devenas de antika *Vẽ: *pin/pen → *pẽ → pʲa. Ankaŭ ili povas esti molaj antaŭ /o/, kie skribatas Vë, ĉar tiu /o/ vere estas /e/, nur umlaŭtita. Ko, go kaj ĥo tre malofte povas esti antaŭ «ë», precipe en prenitaĵoj. Molaj labialoj antaŭ /u/ estas eblaj nur en prenitaĵoj, ekz. alilingvan «bü» oni povas transdoni nur per /bʲu/. Poste, pri t kaj d ni povas diri la samon ke pri la labialoj, tamen ĝi staras antaŭ /u/ en multaj elprenitaj vortoj, kiuj vivas en la lingvo ne similante elprenitajn, kaj en multaj onomatopeaj vortoj, do oni povas diri ke la kombinaĵoj /tʲu/ kaj /dʲu/ ankaŭ estas naturecaj por la rusa. Poste, /rʲ/, /nʲ/, /lʲ/ devenis (krom K + /i/, K + /e/) de r + j, n + j, l + j, pro tio ili povas stari ie ajn (certe, krom antaŭ /y/). La /sʲ/ kaj /zʲ/ estas refleksoj de io ne bone komprenebla (dume sj → ŝ, zj → ĵ), do ili ankaŭ povas stari ĉie. (Tj → ĉ en naturaj rusaj vortoj kaj → ŝʲ: en bulgaraj elprenoj; dj → ĵ en tiuj rusaj kaj → ĵd en tiuj bulgaraj. Kj → ĉ, gj → ĵ, ĥj → ŝ. Labialo + j → labialo + lʲ.)

Sekva ĉapitro