Skolta kaj Tenduma Terminaro/Biciklo

Multaj skoltoj en Eŭropo uzas la biciklon. Ĝi estas bonega veturilo por fari ekskursojn.

  1. framo
  2. forko
  3. direktilo, stirilo
    • manteniloj
  4. selo
  5. selostango
  6. kot-ŝirmilo
  7. pakaĵ-portilo
  8. antaŭa rado
  9. malantaŭa rado
  10. valvo
  11. pedalo
  12. pedalgumo
  13. polv-kovrilo
  14. pedal-akso
  15. pedal-brako
  16. pedal-konuso
  17. rad-rondo
  18. rad-radio, spoko
  19. radringo aŭ bendo
  20. aertubo
  21. rad-rubando por protekti 20 kontraŭ 22.
  22. radia ŝraŭbeto por streĉi 18.
  23. ĉen-ŝirmilo
  24. akso
  25. aksingo, nabo
  26. aksa ŝraŭbo, por fiksi la radon en la forko per ŝraŭbingoj
  27. glob-lagro
  28. ŝraŭbingo, boltingo
  29. lamphoko kun la antaŭa lampo
  30. vosta lampo
  31. dinamo
Dentradoj
la pedalakso portas la grandan dentradon, la malantaŭa akso portas la malgrandan dentradon.
Rapidumo
aparato por ŝanĝi la rilaton inter la rapideco de la pedaloj kaj la rapideco de la malantaŭa rado.
Bremso
ilo por haltigi la biciklon.
  1. rad-ronda bremso, oni funkciigas ĝin per la bremslevilo.
  2. skatol-bremso, funkciigata per la bremslevilo.
  3. retro-bremso, funkciigata per la pedaloj.