Skolta kaj Tenduma Terminaro/Emblemoj

La emblemo de la Skolta Movado estas lilifloro, kiu en Eŭropo antaŭ jarcentoj estis ofte uzata por ornami la kompason sur mapoj. Indikilo ĝi estas, ĉar skoltado montras la vojon tra la vivo. Tripinta floro ĝi estas por memorigi nin pri la triparta promeso.

La internacia insigno estas blanka lilifloro kun ŝnuro ĉirkaŭ ĝi sur violkolora fono. La skoltinoj uzas flavan trifoliaĵon, kiu estas sur blua standardo.

Skoltetoj ofte uzas la lupan kapon.

La skoltaj koloroj estas verda, ruĝa kaj flava.