Skolta kaj Tenduma Terminaro/Estroj

Plej ofte skoltestroj estas sensalajraj, libervolaj helpantoj, sed ankaŭ ekzistas profesiaj skoltestroj en kelkaj landoj.

Unue oni estas provperioda estro. Poste oni ricevas la rang-ateston de la nacia ĉefsidejo. Provizora skoltestro, helpas en periodo, dum la ordinara skoltestro ne povas gvidi, ekzemple pro malsano.

En seminaria tendaro la skoltestro povas ricevi instruon pri sia laboro. Gilwell-Park estas tre konata internacia seminaria tendaro.

Skoltestro kiu sekvis la kursojn sukcesplene estas membro de la Gilwell-Parka Grupo. Li ricevas la lignan insignon, kaj portas specialan koltukon en viol-griza koloro, kun flikaĵo en la striaro de la skota klano MacLaren.

Sur la ĉapelo de skoltestro estas verda tufo. Ruĝa tufo indikas subestron.