Skolta kaj Tenduma Terminaro/Kompaso

kompaso
ilo, kiu per montrilo indikas la nordan direkton
dekliniĝo
diferenco inter la vera nordo kaj la magneta nordo. kiun la kompaso indikas
skalo
dividita rando de la kompaso kiu montras la direktojn
grado
360-ona parto de cirklo
graduso, centigrado
400-ona parto de cirklo
spegulkompaso
kompaso kun spegulo kaj celilo, por precize mezuri la direktojn
celilo
vidilo por ĝuste direkti la kompason (aŭ pafilon!)