Skolta kaj Tenduma Terminaro/Kuirejo

En vagista tendaro, kie oni restas nur mallonge, oni faras simplan kuirfajron. En fiksa tendaro, kie oni restas pli longe, oni konstruas improvizitan kuirejon. En la kuirejo troviĝas:

altarfajro
surtabla ŝton- aŭ sulkfajro, por facile labori.
stablo
tablo por prepari la manĝojn.
pot-breto (rako)
sur kiun oni metas la potojn.
teler-krado (-rako)
sur kiun oni metas la telerojn.
tas-arbo (-branco)
sur kiun oni pendigas la tasojn.
puto
truo en la tero por forĵeti malpuran akvon k.s. kun krada kovrilo por haltigi la grasojn kaj restojn de manĝaĵojn (elefant-kaptilo).
rubotruo
por forĵetaĵoj.
BBB-truo
balau, bruligu, bategu.
  1. kaldrono
  2. kuirpoto
  3. pato
  4. potkovrilo kun
  5. potlevilo, kune uzataj kiel pato.