Skolta kaj Tenduma Terminaro/Ludoj kaj okupoj

ludoj
eksterdomaj ludoj, endomaj ludoj
vasta ludo
sur granda tereno, en arbaro, aŭ en urba kvartalo
sporto
konkursludo kun oficiale fiksitaj reguloj
kim-ludo
por ekzerci la rimarkemon kaj memoron (Kim estas knabo en libro de Rudyard Kipling).
"vivo"
simbolo, ke oni partoprenas en la ludo. Kiu perdas aŭ malgajnas la "vivon", ne plu rajtas partopreni.
spuri
sekvi postsignojn de besto aŭ homo
spuro : postsignaro.
natura spuro : de besto, piedsigno.
artefarita spuro : indikilo aŭ alia intence farita signo.
kaŝe sekvi bestojn
nerimarkite sekvi ilin, ofte por pristudi ilin.
kamuflai : maski objektojn kaj personojn, ke ili estu malfacile troveblaj aŭ videblaj.
tendumi
loĝi en tendo.
tendaro
la tendoj kune.
tendejo
tereno, kie la tendoj estas.
tendumo
la ago tendumi. Ekzemple: semajnfina tendumo: somera tendumo. Oni loĝas dum la tendumo en la tendaro.
bivaki
loĝi eksterdome, eĉ sen tendo.
vagista tendaro
kiu restas nur dum kelkaj noktoj en la sama loko.
fiksa tendaro
kiu restas longe en la sama loko.
lokumi tendon
serĉi bonan lokon por ĝi, atentante la terenon, la direkto de la vento, k.t.p.
konstrui tendon, malkonstrui ĝin
tendeto
tendo por nur 1 aŭ 2 personoj, facile portebla (B).
tendkabano
tendo kun vertikalaj vandoj (C).
tendkombinaĵo
granda tendo laŭ la klasika modelo, el diversaj partoj (A).
loĝveturilo
rulanta domo, tirata de aŭtomobilo.
somerdometo
pli malpli fiksa dometo el ligno aŭ tolo, en kiu urbano logas somere.
dutegmenta tendo
tendo kiu konsistas el subtendo kaj aparta dua tegmento (la supertegmento).
tendotolo
materialo por tendoj. Ofte ĝi estas putrorezista.
putrorezista
impregnita kun kontraŭputra materialo.
tertapiŝo
povas esti fiksa aŭ aparta, ĝi kovras la teron sub la tendo.
profunda tendoj
havas superstarantajn randojn.
fermilo
por la pordoklapoj povas esti:
  • tirfermilo aŭ zipo.
  • prembutonoj.
  • ŝnurbantoj.