Skolta kaj Tenduma Terminaro/Moderna leĝaro

Nuntempe oni uzas ofte pli simplan tekston kun la sama spirita enhavo, ekzemple:

  1. Skolto estas fidinda.
  2. Skolto estas lojala.
  3. Skolto estas amikema kaj atentas pri aliaj homoj.
  4. Skolto estas frato al ĉiuj skoltoj.
  5. Skolto havas kuraĝon en malfacilaĵoj.
  6. Skolto bone uzas sian tempon.
  7. Skolto zorgas pri posedaĵoj de aliuloj.
  8. Skolto respektas sin kaj aliajn homojn.