Skolta kaj Tenduma Terminaro/Nacia organizo

Nacia Asocio konsistas el grupoj. Kelkaj grupoj en unu regiono aŭ urbo formas distrikton, sub distrikta komisaro (D.K.). Super la DK-oj povas esti provinca aŭ alia (graflanda ekz.) komisaro.

Nacia ĉefestraro, en la ĉefsidejo, estras la nacian asocion. Tie kunvenas la naciaj komisaroj, sub gvido de ĉefkomisaro. La nacia super-estro estas la ĉefskolto. Kiam membro de la reĝa familio estas honora membro, tiu estas reĝa komisaro. Kelkaj grupoj estas zorgataj de zorganto. Tiuj grupoj havas ankoraŭ alian ligon inter si, ekzemple lerneja aŭ eklezia.

Plej ofte la skoltestroj estas libervolaj, sensalajraj helpantoj. Tamen ankaŭ ekzistas profesiaj skoltestroj, ofte pro financa subvencio de nacia registaro, kiu komprenas kaj aprobas la valoran edukon de la Skolta Movado.