Skolta kaj Tenduma Terminaro/Tranoktado

tranokti
pasigi la nokton.
dormosako
sako en kiu oni dormas, por ne iĝi malvarma. La vandoj konsistas el du tavoloj de tolo, inter ili estas materialo kiu retenas (kon- servas) la varmon.
lanuga plenigaĵo
por dormosaka vando, el plumetoj.
plasta plenigaĵo
el poliestro aŭ alia moderna materialo.
aermatraco
sako el gumita tolo, kiun oni ŝveligas per enblovado.
tendlito
faldebla lito.