Skolta kaj Tenduma Terminaro/Uniformo
- ĉapelo
- koltuko kun koltuka ringo
- ŝultraj rubandoj
- (mola) ĉapo
- epoleto
- leda zono
- kravato
- ĉemizo
- pantaloneto
- robo
- jupo
- ŝtrumpeto
- krurzono
- ŝtrumpo
- ŝuo
- kepo
- trikoto aŭ verda ĉemizo
- pantaloneto
- skolta insigno
- skoltina insigno
- skolteta insigno
- fakinsignoj pri Interpretisto kaj Internacia Frateco.
Jarsteloj povas indiki kiom longe oni estas skolto. Epoletoj estas sur-ŝultraj kovriloj en la uniformo de pliaĝulo aŭ rovero.
La koloro de la uniformo estas kakia: malhelflava, sablokolora. La mola ĉapo estas pli moderna ol la ĉapelo. En kelkaj landoj estas specialaj kapvestoj. Marskoltoj havas maristan ĉapon.
En multaj landoj oni uzas la uniformon nur ĉe specialaj okazoj. La fondinto uzis la uniformojn, por ke ne estu diferenco inter la knaboj, kaj por doni al ili fortan veston dum la ludoj.
Sed speciale pro la uniformo malriĉaj knaboj ofte ne povis partopreni, kaj la movado aspektis tre militista.