Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eksplikis la unuan invokon de la akronimoj PSI, TEJO, PSKK
Linio 2:
 
==Antaŭvorto==
La ideo krei manlibron pri Vikipedio ekestis dum la germana renkontiĝo PSI <!-- 22-a Printempa Semajno Internacia (PSI), renkontiĝo dum aprilo de 2006, St. Andreasberg, -->Germanio. Multaj esperantistoj estis entuziasmaj pri la inform- kaj praktikadsesioj kiuj tie okazis. Homoj konvinkiĝis post iom da klarigado kaj diskutado ke Vikipedio estas tre grava - kaj por la Esperantomovado kaj por la socio ĝenerale.
 
Sed multaj interesitoj timas ekkunlabori. "Ĉu oni ne devas esti fakulo por kunlabori? Ĉu ne estas komplike? Ĉu oni ne simple forigos mian kontribuon?" Konkludo estis ke estas bezonata broŝuro enkonduka. Homoj volas trankvile legi pri kio temas. Jes, ja ĉiuj informoj troveblas en interreto, sed kiel novulo rapide vi dum horoj estos okupita antaŭ ol vi bone komprenos la utilon kaj funkciadon de Vikipedio.
 
La ideo estis simpla: krei broŝureton, presigi ĝin kaj dissendi ĝin al la landaj sekcioj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj al aliaj interesitoj. Okazos kursoj, kreskos Vikipedio kaj ekestos nova dinamismo trans la landlimoj. Kiel ĉiam, por efektivigi ideon estas bezonata persistemo, (kun)laboro kaj mono. Tial mi aparte dankas kelkajn homojn pro ilia instigo, helpo en verkado kaj/aŭ financa subteno:
 
* Eddy Van den Bosch, kiu konvinkis min pri la magio de Vikipedio
Linio 13:
* Ilja De Coster kaj Lode Van de Velde, pro helpo en la pretigo de la subvencia dosiero por TEJO
* la estraro de TEJO kaj la iniciatintoj de la fonduso Freŝa Vento, pro financa subteno
* Tamás Slezák el Hungario, pro financa subteno
* la estraroj de la flandra kaj pola Esperanto-junularaj asocioj, pro financa subteno
 
Linio 22:
 
==Kio estas Vikipedio?==
Vikipedio estas reta libera kunredaktata multlingva enciklopedio, en kiu ĉiu ajn retumanto povas tre facile kunlabori, dank' al la viki-teknologio. Kiel enciklopedio, ĝi havas plej diversajn kapvortojn. Por ĉiu el ili estas unu paĝo. Sur ĉiu paĝo estas alklakebla ligilo "Redaktu," per kiu iu ajn povas ekredakti aŭ­ pluredakti. Interesa aspekto estas la multlingveco: el ĉiu artikolo pri iu temo en iu ajn lingvo povas esti ligiloj al samtemaj artikoloj en la aliaj lingvoj.
 
Vikipedio ne estas enciklopedio kiel oni komprenas tiun vorton tradicie. Verki “enciklopedion” sonas kiel tasko de grandaj sciencistoj kaj fakuloj. Vikipedio ne estas tia enciklopedio! En Vikipedio vi trovos informojn pri Esperanto-renkontiĝoj kiel Printempa Renkontiĝo en Nederlando kaj la PostSomera KlaĉKunveno (PSKK) en Flandrio apud la listo de nobelpremiitoj kaj famaj tenisuloj. Estas tute alia nivelo da detaloj.
 
Vikipedio ne estas "stato", ĝi estas "procezo". Procezo— procezo de kunlaboro de diversnaciaj homoj. Ĉiu artikolo estas rezulto de tiu procezo. Ĝuste Esperanto nepre bezonas tiajn projektojn. Ankaŭ gravas, ke iu povas kontribui per tre malgranda ago. Ne necesas verki artikolon pri nuklea fiziko!, (feliĉe). Jam sufiĉas korekti gramatikan eraron, aldoni ligilon, kategorion aŭ iun alian etan detalon.
 
==Historio de Vikipedio==
Iam unu persono, Plinius la Granda, verkis la unuan enciklopedion tute sola. Estis homo kun multege da scio pri la mondo. Poste, ĉar plikomplikiĝis la mondo, laŭ modelo de la ''Encyclopædia Brittanica'', specialistoj en siaj fakoj kontribuis tion kion ili plej bone konas. Tiu ĉi modelo “de la dua generacio” funkcias ĝis nun. Vikipedio estas nova modelo; ĉiu povas kontribui, korekti erarojn, ĝisdatigi ktp. Eble bezonatas centoj da “ordinaraj homoj” por atingi la nivelon de Plinius, sed estas multege da kontribuantoj de Vikipedio.
 
Vikipedio naskiĝis je la 15-a de januaro 2001 kiel posteulo de la projekto "Nupedia", kiu postulis ke redaktantoj estu vere kompetentaj. Ĉar tro malrapide kreskis la nombro de artikoloj, Jimmy Wales decidis malfermi la redaktadon al ĉiuj, kun nova koncepto: vikio.
 
Unue ekzistis nur anglalingva versio, sed la projekto rapide fariĝis plurlingva. La 15-an de novembro 2001, Chuck Smith fondis la esperantlingvan Vikipedion. Li diras mem pri tio: "Kiam mi havis la ideon fondi esperantlingvan Vikipedion, mi trovis ''Enciklopedion Kalblandan'', kiun verkis Stefano Kalb. Post kiam Stefano konsentis translokigi siajn 139 artikolojn al Vikipedio, mi kunlabore kun Jerry Muelver kaj Stefano vikipediigis lian enciklopedion."
 
La 2-an de januaro 2002 la ''Esperanto-Vikipedio'' jam havis 300 paĝojn. Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj de la mondo. Dum unu semajno ĝi estis eĉ pli granda ol la germana! Dum la unuaj jaroj de Vikipedio, ĝi restis en la 5-a pozicio, sed kompreneble post iom da tempo, alilingvaj Vikipedioj kun pli da parolantoj pli aktivis. Je la 22-a de oktobro 2006 la kvanto de la artikoloj atingis la nombron de 60.000.
 
Vikipedio kreskas tiom rapide en la diversaj lingvoj ne nur per individua redaktado de artikoloj. Diversaj programistoj sisteme alŝutis datumbazojn. En la anglalingva Vikipedio, ekzemple, komplete vi retrovos la intertempe liberajn eldonojn de enciklopedio "''Encyclopædia Britannica"'' (ekzemple, tiu de 1907). Al la esperantlingva Enciklopedio programisto alŝutis ekzemple la '''Enciklopedio de Esperanto''', kiu aperis en Budapeŝto en la jaro 1934.
 
==Grava multlingva projekto==
Linio 44:
En la Vikipedio ĉiu unuopa artikolo estas ligita al ĉiuj samtemaj artikoloj en ĉiuj aliaj lingvoj: sekve ĉiufoje kiam iu artikolo ekzistas en Esperanto, legantoj de la samtema artikolo en la aliaj lingvoj povas vidi ke ĝi ekzistas kaj povas rigardi ĝin tre facile per simpla alklako sur la vorto "Esperanto" kiu aperas en la flanka strio de la paĝo.
 
Ju pli valora estos la esperantlingva Vikipedio, des pli indos por la estontaj generacioj lerni la lingvon, ĉar ili scios, ke ili povos trovi helpon en siaj studoj ĉi tie. La fenomeno jam funkcias por la plej disvolviĝintaj Vikipedioj: lernantoj, studentoj, instruistoj kaj ĉiu ajn pli kaj pli aliras la vikipedionVikipedion por tie trovi fidindajn respondojn al siaj demandoj. La retpaĝaro de la Vikipedio kaj de ties idaj projektoj (Vikivortaro, Vikicitaro, Vikispecioj, Vikinovaĵoj, Vikilibroj, ...) nun staras inter la plej vizitataj retpaĝaroj en la mondo.
 
La vikipedian miraklon ni devas danki al la vikitekniko, kiu ebligas al ĉiu ajn retvizitanto tuj fariĝi kunredaktanto per simpla alklako de la ligilo "redaktu", kiu aperas sur ĉiu paĝo. Jen kial tiu ĉi projekto tiom rapide kreskis kaj plu kreskas: dekoj da miloj da homoj kunlaboras aldonante, korektante, plibonigante, kunligante la pli kaj pli vastan artikolaron. La timo, ke libera ttt-ejo, kiun ĉiu ajn povas redakti, fariĝu ĥaoso, montriĝas senkaŭza: en la realo ĉiu intenca aŭ malintenca difekto de la komuna verko estas rapide korektita de atentemaj aliaj partoprenantoj.
Linio 55:
Laikoj faras la ĝermojn kaj aldonas eraretojn, sed iom post iom fakuloj adaptas ĝin kaj la artikoloj leviĝas al pli alta nivelo. Tute laŭ la ideo de liberfonta programado, konkludo estas ke "kun sufiĉe multe da okuloj, eraroj iĝas maloftaj".
 
Fine de 2005 aperis scienca studo de la fama revuo ''"Nature"'' '''(http://www.nature.com/news/2005/051212/full/438900a.html)'''. En ĝi oni menciis ke en Vikipedio estas preskaŭ same (mal)multe da eraroj kiel en la plej aktuala eldono de ''Encyclopædia Britannica''. La kvalito de la informoj estas komparebla. Tiu konkludo helpis pli-seriozigi Vikipedion. Hodiaŭ daŭre multaj fakuloj opinias Vikipedion ne serioza kiel fonto, ĉar ĉiu ajn povas ĝin ŝanĝi. Tamen, kiel bazo por esploroj ĝi estas certe tre utila. Finfine plej ofte necesas kontroli la pravecon de la asertoj en iu ajn verko.
 
Grava avantaĝo de Vikipedio por la averaĝe tre okupita esperantisto estas ke oni povas facile kontribui eĉ se oni havas nur malmulte da tempo. Vi vidas artikolon, klakas je '''Redaktu''', kaj tuj povas ŝanĝi ĝin. Se vi, ekzemple, administras retpaĝon, tio daŭras ĉiam pli longe kaj pli komplikas.