Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Yvesn (diskuto | kontribuoj)
Linio 8:
Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj de la mondo. Jam en marto 2006 la anglalingva vikipedio atingis unu milionon da artikoloj. La germana, franca, pola, japana kaj nederlanda vikipedioj preterpasis ducent mil. Sekvas la sveda, itala, portugala kaj hispana kun pli ol cent mil. Atinginte kvindek mil artikolojn Esperanto eniras la klubon kun la ĉina, la rusa la norvega kaj la finna. Sekvas 12 lingvoj kun pli ol dudek mil, 12 aliaj kun pli ol dek mil. Entute la Vikipedio ekzistas jam en preskaŭ cent lingvoj, inter kiuj kelkaj estas nur ekĝermintaj projektoj.
 
==Grava multlingva projekto==
Gravas do, ke en tiu ĉi multlingva projekto Esperanto aperu inter la plej gravaj lingvoj de la mondo, kvankam esperantoparolantoj estas malpli multnombraj ol parolantoj de la menciitaj aliaj lingvoj. Tion oni povas danki al konstantaj penoj de volontula multnacia redaktantaro: miloj da kontribuintoj, inter kiuj kelkdek tre aktivaj, laboris por ekkonstrui tiun ĉi vastan projekton, kies celo estas krei kiel eble plej kompletan fonton de scioj pri ĉiuj temoj.