Manlibro pri Vikipedio/Enkonduko: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lotic (diskuto | kontribuoj) |
Lotic (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 28:
==Historio de Vikipedio==
Iam unu persono, Plinius la Granda, verkis la unuan enciklopedion tute sola. Estis homo kun multege da scio pri la mondo. Poste, ĉar plikomplikiĝis la mondo, laŭ modelo de la Encyclopædia Brittanica, specialistoj en
Vikipedio naskiĝis je la 15-a de januaro 2001 kiel posteulo de la projekto "Nupedia", kiu postulis ke redaktantoj estu vere kompetentaj. Ĉar tro malrapide kreskis la nombro de artikoloj, Jimmy Wales decidis malfermi la redaktadon al ĉiuj kun nova koncepto: vikio.
Linio 34:
Unue ekzistis nur anglalingva versio, sed la projekto rapide fariĝis plurlingva. La 15-an de novembro 2001, Chuck Smith fondis la esperantlingvan Vikipedion. Li diras mem pri tio: "Kiam mi havis la ideon fondi esperantlingvan Vikipedion, mi trovis Enciklopedion Kalblandan, kiun verkis Stefano Kalb. Post kiam Stefano konsentis translokigi siajn 139 artikolojn al Vikipedio, mi kunlabore kun Jerry Muelver kaj Stefano vikipediigis lian enciklopedion."
La 2-an de januaro 2002 la Esperanto-Vikipedio jam havis 300 paĝojn. Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj de la mondo. Dum unu semajno ĝi estis eĉ pli granda ol la germana! Dum la unuaj jaroj de Vikipedio, ĝi restis en la 5-a pozicio, sed kompreneble post iom da tempo, alilingvaj Vikipedioj kun pli da parolantoj pli aktivis. Je la 22-a de oktobro 2006
Vikipedio kreskas tiom rapide en la diversaj lingvoj ne nur per individua redaktado de artikoloj. Diversaj programistoj sisteme alŝutis datumbazojn. En la anglalingva Vikipedio ekzemple komplete vi retrovos la intertempe liberajn eldonojn de enciklopedio "Encyclopædia Britannica" (ekzemple tiu de 1907). Al la esperantlingva Enciklopedio programisto alŝutis ekzemple la '''Enclikopedio de Esperanto''' kiu aperis en Budapeŝto en la jaro 1934.
|