Helpo:Kiel kontribui: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Junesun (diskuto | kontribuoj)
Temoj de kursoj
Junesun (diskuto | kontribuoj)
Principoj de instruado
Linio 9:
La plej grava diferenco inter Vikipedio kaj Vikilibroj estas la celo de la projekto: Vikipedio provas informi kaj Vikilibroj provas instrui. Farante kurson ĉe Vikilibroj, homoj kiuj ankoraŭ nenion scias pri io temo do paŝ-al-paŝe lernu pri ĝi aŭ evoluu kapablojn. Alia grava diferenco estas ĉe Vikilibroj, oni traktu la saman temon en pluraj paĝoj, kiuj kuniĝas kiel 'libro'. La komenca adreso, io kiel /wiki/Germana ekzemple, enhavu enkondukon kaj poste ligiloj al ĉiu unuopa leciono, kiu estas subadreso, ekzemple wiki/Germana/Leciono_1 .
 
Kurso povas temi pri io ajn. Povas esti kvazaŭ-universitata (aŭ bazlerneja) kurso ekzemple pri [[Fiziko]], lingvo-kurso ekzemple pri la [[Kataluna]], teknika kurso ekzemple pri [[Vikilibroj:Komputado_librobretario|komputado]] aŭ elviva kurso kaj "kiel fari"-gvido ekzemple pri [[Kategorio:Ludoj|ludoj]].
 
Ĉe Vikilibroj ankaŭ troviĝas libroj, kiuj ne vere estas kursoj, ekzemple [[Kuirlibro|kuirlibroj]], terminaretoj kaj adaptita/komentita literaturo. Originala, ne-adaptita literaturo (sen kopirajto!) tamen ne estu ĉe Vikilibroj, ĝi kolektiĝas ĉe Vikifonto ([http://wikisource.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do:Esperanto]).
Linio 15:
==Krei kurson==
===Bazaj principoj de instruado===
# Pripensu kiun nivelon havas via legantaro. Ne instruu komplikaĵoj se ili ankoraŭ ne havas fundamenton. La lecionoj estu bazitaj unu sur la alia, tiel ke la unua leciono estas plej facila, plej baza kaj la lasta leciono estas la plej malfacila kaj plej malbaza.
# Re-uzu sciojn kiujn vi instruis dum antaŭaj lecionoj. Tiel homoj revidos konatajn faktojn kaj pli bone memoros ilin.
# Evitu malfacilan lingvouzon. La plejparto de legantoj verŝajne ne estas denaskuloj aŭ eĉ spertaj uzantoj de Esperanto. Provu uzi nur bazajn vortojn kaj ne tro longajn frazojn.
# Evitu uzi tro da fakaj terminoj, ĉar ili malkomprenebligas la lecionon por homoj kiuj ankoraŭ ne bone komprenas ilin. Se bezonatas faka termino, ekspliku ĝin bone antaŭ uzi ĝin.
# Skribu interese. Homoj ne finfaros vian kurson se vi ne eksplikas kial ili lernu tion aŭ tion, aŭ se viaj eksplikoj tro longas / tro malfacilas / tro malinteresas. Bona metodo interesigi lecionon estas donado de amuzaj ekzemploj. Ekzemple, se vi instruis ke oni diras "Wo ist ..." por demandi "Kie estas ..." en la germana, ekzemplo povus esti imago montrante homon kun pistolo kaj ŝtrumpa masko demandante "Wo ist die Bank?" (Kie estas la banko?).
# Skribu mallonge. Faru plurajn mallongajn lecionojn anstataŭ du longaj. Pli facilas kaj pli bonsentas lerni se ne estas tro da novaj scioj ĉiu leciono, ekzemple ne tro da novaj vortoj en lingvokurso.
# Donu ekzercojn. Post leciono, aŭ eĉ post ĉiu ekspliko, metu demandojn aŭ aliajn ekzercojn per kiuj homoj povas ekscii ĉu ili bone komprenis ĉion. Prefere metu tro multaj ekzercoj anstataŭ tro malmultaj, ĉar se estas tro multaj la lernantoj ja povas ne fari la reston ekde ili sentas ke ili ĉion komprenas. Se estas tro malmultaj, oni ne povas bone lerni. La plejmulto da homoj memstudos per Vikilibroj, ili ne havas instruiston. Tial ankaŭ gravas doni la solvojn de la ekzercoj ie (ekz. la subo de la paĝo) por memkontrolado, se la ekzercoj ne estas tiaj ke oni trovas la respondon re-legante la lecionon.
 
===Kion fari antaŭ verkado de la unua leciono===
===Kurso pri teknika temo===
===Lingvokurso===