Enkonduko pri xymatrix/Stilo

(Alidirektita el Stilo)

Sagoj : stilo redakti

La defaŭlta stilo de la sagoj difinas simplan stangon (-) kaj pinton (>).
Oni povas ŝanĝi tiun stilon per la komando @tipo{vosto stango kapo}, kiun oni skribu inter la makroo \ar kaj la celindiko.

Ŝanĝo de kapo redakti

Oni povas uzi la jenan pli simplan formon de la stilkomando @{kapo} por ŝanĝi nur la formon de la pinto de l'sago.

Jen la diversaj valoroj de la parametro kapo :

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
\ar@{<}   \ar@{>}  
\ar@{<<}   \ar@{>>}  
\ar@{|<}   \ar@{>|}  
\ar@{|<<}   \ar@{>>|}  
\ar@{(}   \ar@{)}  
\ar@{/}   \ar@{//}  
\ar@{x}   \ar@{+}  
\ar@{|}   ar@{||}  
\ar@{o}  

Alia ebleco estas elekti alian tiparon por la sagopintoj. Oni povas elekti inter la defaŭlta tiparo (ĉi supraj ekzemploj), la tiparoj Computer Roman kaj Euler. Sed tiu elekto valoras por la tuta tabelo.
La komando, skribenda antaŭ la komando \xymatrix, estas \SelectTips{cm}{} (Computer Modern) aŭ \SelectTips{eu}{} (Euler).

Jen komparaj ekzemploj :

Defaŭlta Rezulto cm Rezulto eu Rezulto
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\
}
  \SelectTips{cm}{}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\
}
  \SelectTips{eu}{}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\
}
 

Laŭ la manlibro (Xy-pic User's Guide) la dua malplena argumento de tiu komando ebligas precizigi la grandecon de la tiparo : 10, 11 aŭ 12.
Ankaŭ eblas elekti la defaŭltan tiparon per la komando \SelectTips{xy}{}.
Tiuj eblecoj ŝajnas ne funkcii sur la instalaĵo ĉi tie uzata.

Ŝanĝo de stango redakti

Por ŝanĝi la formon de la stango, oni devas uzi la komandon @{stango kapo}, tio estas oni devas precizigi ankaŭ la kapon, eĉ se oni deziras konservi la defaŭltan pinton.

Jen la diversaj valoroj de la parametro stango uzataj kun la defaŭlta pinto :

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
\ar@{->}   \ar@{-->}  
\ar@{~>}   \ar@{~~>}  
\ar@{.>}   \ar@{}

La lasta kodo produktas nevideblan sagon : tio povas esti utila por lokigi etikedon inter du elementoj.

Ekzistas du aliaj eblaj parametroj, kiuj fakte estas mallongigoj de pli komplikita komando :

Mallongigo Plena komando Rezulto
\ar@{=>} \ar@2{->}  
\ar@{:>} <<t>\ar@2{.>}  

Aldono de vosto redakti

Por aldoni voston (komencan pinton) al sago, oni uzu la preskaŭ plenan stilkomandon @{vosto stango kapo}.
La parametro vosto povas ricevi la samajn valorojn kiel la parametro kapo : vidu ĉi supre.

Ekzemploj :

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
\ar@{<->}   \ar@{)->}  
\ar@{o->}   \ar@{|=>}  

La parametro tipo redakti

La parametro tipo, se ne malplena, povas ricevi la valorojn ^ (nur la supra parto de l'sago ricevas voston kaj kapon), _ (nur la malsupra parto de l'sago ricevas voston kaj kapon), 2 (duobla stango) kaj 3 (triobla stango).

Ilustraĵoj :

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
\ar@^{<->}   \ar@_{)->}  
\ar@2{o->}   \ar@3{|=>}  

Pli komplikitaj eblecoj redakti

Kiel vi ĉi supre vidas, la valoroj ^ kaj _ de l'parametro tipo ŝanĝas kaj la voston kaj la kapon. Sed oni ankaŭ povas ŝanĝi nur la voston aŭ nur la kapon uzante la komandon tipo{vosto} aŭ tipo{kapo} interne de la stilkomando @{}.
Ekzemple, por ŝanĝi la tipon de nur la vosto de sago, oni uzu tiun komandon : @{tipo{vosto} stango kapo}.

Ilustraĵoj :

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
\ar@{^{(}->}   \ar@{(-^{>}}  
\ar@{_{(}->}   \ar@{(-_{>}}  

Tiu sintakso havas alian avantaĝon : oni povas uzi la kapovalorojn (= la vostovalorojn) kiel stangovalorojn. Sufiĉas meti en la loko de la parametro stango la komandon tipo{kapo}, tiel : @{vosto tipo{kapo} kapo}.
Kompreneble la parametro tipo povas esti malplena, produktante la defaŭltan simplan tipon de stango (sed kun la elektita kapovaloro).
En la loko de la parametroj vosto kaj kapo oni ankaŭ povas uzi malplenan vinkuloparon {} por signifi, ke la sago havu neniun voston aŭ/kaj neniun kapon.

Eksperimentaj ekzemploj :

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
\ar@{^{(}_{(}^{(}}   \ar@{{}{+}{}}  
\ar@{{}-{}}   \ar@{{)}{o}{)}}  

Alia avantaĝo de tiu sintakso estas, ke oni disponas kromajn valorojn por ĉiu parametro. Jen tiuj valoroj uzataj por la parametro kapo :

Kodo Rezulto Kodo Rezulto
\ar@{{}{.}{|-}}   \ar@{{}{.}{*}}  
\ar@{{}{.}^{|-}}   \ar@{{}{.}^{'}}  
\ar@{{}{.}_{|-}}   \ar@{{}{.}_{'}}  
\ar@{{}{.}{|=}}   \ar@{{}{.}^{`}}  
\ar@{{}{.}3{|-}}   \ar@{{}{.}_{`}}  

Uzo de objekto redakti

Objekton konsistigas iu ajn LaTeXa matematika aŭ teksta elemento.
Por enkonduki objekton, oni uzu la simbolon * : ĝin sekvas aŭ matematika tajpaĵo inter vinkuloj (ekzemple : *{frac{1}{2}), aŭ kadra komando (vidu : Kadroj ĉirkaŭ elementoj) aŭ la makroo \txt{}, kiu enkondukas iun ajn tekston, aŭ la makroo \composite{elemento1 * elemento2}, kiu utilas por fabriki supermetitajn objektojn.

Oni rajtas uzi tian objekton en la loko de la parametroj vosto, stango aŭ kapo per la sintakso \ar@tipo{vosto stango kapo}

Ekzemploj :

Kodo Rezulto
\ar@{{}{.}*\txt{a}}  
\ar@{{}*\txt{a}{|-}}  
\ar@{{}{.}*\composite{\txt{O}*\txt{.}}}  
\ar@{{}*\composite{\txt{O}*\txt{.}}{}}  
\ar@{{}{.}*{\frac{1}{2}}}  
\ar@{{}*{\frac{1}{2}}{}}  
Antaŭa paĝo: Sagoj : celindiko Enhavtabelo Posta paĝo: Sagoj : kurbigado