Enkonduko pri xymatrix/Surlinia diagramo
(Alidirektita el Surlinia diagramo)
Oni povas meti diagramon sur normala teksta linio, same kiel oni povas, en LaTeX, tajpi matematikaĵojn meze de teksto, kondiĉe ke la matematikaĵoj staru inter $ kaj $.
Por aperigi diagramon sur linio, oni povas ankaŭ tajpi la signojn $ antaŭ \xymatrix{ kaj post la lasta }. Tio ne estas devigata, sed la nivelado kun la linio estas pli bela.
Sed nepre oni devas tajpi la kodon @1 inter \xymatrix kaj la unua {.
Jen simpla ekzemplo :
- \paragraph{}
Se vi tajpas $\xymatrix@1{A \ar @/^/ [r] \ar @/_/ [r]& B}$ meze de teksto, la rezulto estas bona
- \paragraph{}
La rezulto estas :
Por pli granda diagramo, ĉar oni estas en la matematika modo, oni rajtas uzi la matematikajn makroojn, ekzemple :
- \paragraph{}
La diagramo $\left(\vcenter{\xymatrix@1{A \ar @/^/ [r] \ar @/_/ [r]& B\\C&D}}\right)$ estas sur la linio.
- \paragraph{}
Tio faras :
Antaŭa paĝo: Elemento ekster la tabelo | Enhavtabelo | Posta paĝo: Difini la dimensiojn |