Terminareto de kino


simboloj
= samsenca kun la alia kapvorto ...
en: anglalingva traduko
(fr: = franclingva ktp... vidu iso-kodojn)

enkonduko redakti

kontribuoj estas bonvenaj, ĉu tradukaj, ĉu proponaj pri terminoj aŭ plibonigoj... kontribuantoj povas enskribi siajn nomojn ĉi-sube.

komencita far ĵ. vaŝe en jaro 2008a

vortaro redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

a redakti

aktoro
= rolisto
angorfilmo
filmo kaŭzanta streĉon, angoron, maltrankvilan atendon pro sugesto de diversaj danĝeroj.
en: thriller film
es: filme de acción
fr: thriller
it: film thriller
es:
animacio
procedo kiu per rapida montro de sinsekvaj bildoj de senmovaĵoj kaŭzas vidan impreson de movo.
en: animation
es: animación
fr: animation
it: animazione
animeo
desegnofilmo, precipe de la japana skolo.
anoncfilmeto, anoncfilmo
filmeto antaŭreklamanta kinaĵon per montro de specimenaj scenoj.
en: preview, trailer
fr: bande-annonce
it: presentazione, trailer
aventurfilmo
filmo prezentanta venkon de grandaj danĝeroj fare de la ĉefroluloj, plejofte en ekzotika aŭ nekutima medio.
en: adventure film
es: película de aventura
fr: film d'aventure
it: film d'avventura

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

b redakti

b-filmo
filmo farita per malgrandaj rimedoj, malmulta mono.
en: b movie
fr: série b
it: film di serie b , a basse spese
bilda subteksto
ekstera subteksto entenanta la skribaĵojn en bilda formo.
en: prerendered subtitle
bildefekto
arta almeto al la bildoj de registrita filmo.
bildstreko
= bildotrako
bildotrako, bildtrako
bildregistraĵo de filmo aparte de la sonregistraĵo.
fr: bande-image
bolivudo
la hinda filmindustrio kaj ĝia stilo de filmoj, nomata imite al holivudo kun "b" por bombajo (mumbajo).
en: bollywood
es: bollywood
fr: bollywood
it: bollywood

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

c redakti

cinemaskopo
procedo ekuzita en jaro 1953a, kiu vastigas la kadron kaj plibonigas la impreson de spaco per filmado tra anamorfoza lenso.
en: cinemascope
es: cinemascope
fr: cinémascope
it: cinemascope
cito
imito de sceno, persono aŭ alia rekonebla detalo de alia filmo.
fr: citation
it: citazione

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĉ redakti

ĉefrolulo, ĉefa rolulo
precipa rolulo en filmo.
es: protagonista, personaje protagónico
fr: héros, personnage principal

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

d redakti

demalsupra plano
plano rigardanta al la filmaĵo de malsupre supren.
en: ground angle shot, low angle
fr: contreplongée
desegnofilmo
filmo konsistanta el desegnoj animacie aranĝitaj.
en: animation film, animated cartoon
fr: dessin animé
it: cartone animato
desupra plano
plano rigardanta al la filmaĵo de supre malsupren.
en: high angle shot
fr: plongée
dialogisto
verkisto de filmdialogoj.
en: dialogue writer
fr: dialoguiste
it: dialoghista
dialogo
paroloj eldiritaj de rolistoj.
en: dialogue
es: diálogo
fr: dialogue
it: dialogo
dissolvo
= fado
dokumentario
= dokumentfilmo
dokumentofilmo, dokumenta filmo
filmo prezentanta temon el la realo, nefikciaĵon.
en: documentary
es: documental
fr: documentaire
it: documentario
dramo, drama filmo
filmo kun realisma temo kaj alterno de diversaj etosoj, gajaj, malgajaj...
en: drama, drama film
es: drama
fr: film dramatique
it: film drammatico
dublado
revoĉado de filmdialogoj en alia lingvo, akordanta vortojn kun lipmovoj.
en: dubbing
es: doblaje
fr: doublage (des paroles)
it: doppiaggio

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

e redakti

efekto
arta almeto al la bildaj aŭ sonaj registraĵoj de filmo.
en: sfx, special effect
es: efecto
fr: effet spécial
it: effetto speciale
ekrano
surfaco, sur kiu oni vidigas filmon.
en: screen
es: pantalla
fr: écran
it: schermo
ekstera subteksto
subteksto konservata en cosiero aparta disde la filmo.
en: soft subtitles
fr: sous-titres externes
eksterkadra
ekster la spaco, kiun la bildo vidigas.
en: off camera
fr: off, hors champ
it: fuori campo
eksterscena
= eksterkadra
enkadra
en la spaco, kiun la bildo vidigas.
en: on camera, on field
fr: dans le champ
enkodigita subteksto
subteksto kiu nedisigeble estas parto de la bildotrako.
fr: sous-titres incrustés
en: hard subtitles
enscena
= enkadra
erotika filmo
filmo prezentanta scenojn de amindumo kaj amoro.
en: erotic film
es: película erótica
fr: film érotique
it: film erotico

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

f redakti

fado
malintensigo de la bildo ĝenerale uzata por fini planon.
en: fade
fr: fondu
it: dissolvenza
fado al nigro
efekto markanta finon de bildo per iompostioma malheligo.
en: fade out
fr: fondu au noir
it: dissolvenza in nero
fado-malfado
efekto markanta ŝanĝon de plano per iompostioma madensigo de la unua kaj supermeto de la dua.
en: fade out - fade in
fr: fondu enchainé
it: dissolvenza incrociata
fantasta filmo
filmo prezentanta en komence realisma medio la aperon de supernaturaĵoj.
en: fantastic film
es: película fantástica
fr: film fantistique
it: film fantistico
feliĉa fino
feliĉa situacio, kiu finas la rakonton de filmo.
en: happy end
es: final feliz
fr: happy end
figuranto
= statisto
filmejo
spaco natura aŭ arta, en kiu oni filmas.
en: set
fr: décor
it: set
filmilo
ĉia aparato, per kiu oni registras filmojn.
en: movie camera
es: cámara
fr: caméra
filmfirmao, filmkompanio
firmao, kiu faras filmojn.
en: film production company
fr: studios, société de production
filmkritikisto
= filmrecenzisto
filmludilo
programo vidiganta filmojn konservitajn sur disko aŭ en elektronikaj dosieroj.
en: media player
fr: lecteur vidéo
it: media player
filmo
verko el moviĝaj bildoj.
en: film, movie
es: película, filme
fr: film
it: film
filmografio
= filmolisto
filmolisto
listo de filmoj de sama reĝisoro, de sama temo aŭ iel interrilataj.
en: filmography
es: filmografía
fr: filmographie
it: filmografia
filmrecenzisto
tiu, kiu prezentas kaj pritaksas filmojn por la publiko.
en: film critic
fr: critique de cinéma
filmserio
pluraj filmoj kun komuna rakontfadeno, komunaj roluloj...
en: serial
es: serie
fr: film à épisodes, série
filmoteko
loko konservanta kaj disponiganta filmojn.
en: cinematheque
es: cinemateca
fr: cinémathèque
it: cineteca
fora plano
vasta bildo kun dekoro, en kiu rolantoj aperas malgrande.
en: long shot
fr: plan général
it: campo lungo, cl

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

g redakti

gago
mallonga ridiga scenero provizita de la situacio aŭ de la dialogo.
en: gag
fr: gag
gasta stelulo
fama rolisto aperanta mallonge aŭ duarange en filmo.
en: guest star
fr: vedette invitée, guest star
it: guest star

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĝ redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

h redakti

hororfilmo
= terurfilmo
holivudo
la usona filmindustrio kaj ĝia stilo de filmoj, precipe kiel produktata en la samnoma kvartalo de losanĝeleso.
en: hollywood
es: hollywood
fr: hollywood
it: hollywood

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĥ redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

i redakti

intertitolo
klariga teksto aperanta inter scenoj de filmo, ekzemple indikanta la lokon aŭ daton de agado...
en: intertitle
fr: intertitre
intrigo
= rakonto

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

j redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĵ redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

k redakti

kadralterno
procedo, en kiu la bildo alternas inter du kontrastaj direktoj, ekzemple inter la vizaĝoj de du kunparolantoj.
en: shot reverse shot
fr: champ-contrechamp
it: campo-controcampo
kadro
tio, kio videblas en la bildo, kontraste al eksterkadraĵoj.
en: field size
fr: champ
it: campo
kameraisto
teĥnikisto funkciiganta kameraon.
en: camera operator
fr: cadreur, opérateur de prises de vue
it: operatore di ripresa, cameraman
kamerao
filmilo, aparato dediĉita al filmado.
en: camera
es: camara
fr: caméra
it: macchina da presa
katastroffilmo
filmo prezentanta katastrofojn, detruegojn kaj iliajn sekvojn en la vivo de homoj.
en: disaster films
fr: film catastrophe
it: film catastrofico
kinaĵo, kinofilmo
filmo taŭga por projekcio sur granda ekrano.
en: movie
fr: film de cinéma
kinejo
loko, en kiu oni publike projekcias kinaĵojn.
en: cinema, movie theater
es: cine
fr: cinéma, salle de cinéma
it: cinema
kino
= kinarto
kinoĵurnalo
filmita ĵurnalo prezentata en kinejo, ordinare antaŭ la ĉefkinaĵo.
en: newscast
fr: actualités, journal télévisé
kinarto
arto pri farado de kinofilmoj.
en: movie
fr: cinéma, septième art
kinoramo
procedo de bildigo sur tre larĝa, kurba ekrano dank' al registrado per pluraj kameraoj.
en: cinerama
fr: cinérama
it: cinerama
klipo
= muzikfilmeto
kodeko
Procedo aŭ ilo por densigo kaj maldensigo de son- aŭ bild-informoj.
en: codec
fr: codec
komedio, komedia filmo
filmo kun realisma temo, amuzaj aŭ ridigaj scenoj kaj feliĉa fino.
en: comedy, comedy film
es: comedia
fr: film de comédie
it: film commedia
kontribuaro, kontribulisto
surekrana listo de la filmfarintoj, ordinare komencanta aŭ finanta la prezenton.
en: credits title
fr: générique
it: titoli di testa, titoli di coda
kostumo
vestaro preparita por aparta rolo kaj sceno.
en: costume
fr: costume
krimfilmo, krimofilmo
filmo prezentanta krimojn kaj prienketadojn.
en: crime film
es: policiaco
fr: film policier, film noir
it: film poliziesco, film giallo
kromvendaĵo
objekto rilata al kinofilmo kaj vendata de filmkompanio: diska registraĵo, vesto, ludilo...
en: tie-in
fr: produit dérivé
kulturfilmo
= dokumentofilmo
kunmeto
aranĝo de planoj, bildoj kaj sonoj, el kiu rezultos finfarita filmo.
en: film editing
fr: montage
it: compositing

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

l redakti

longa filmo
filmo daŭranta pli ol 60 minutojn.
en: full length film, feature film
fr: long métrage
it: lungometraggio
luktofilmo
filmo prezentanta multajn scenojn de korpa batalo, plejofte el orientaziaj luktartoj.
en: martial arts film
es: película de artes marciales
fr: film d'arts martiaŭ
it: film di arti marziali

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

m redakti

mallonga filmo
filmo daŭranta ĝis 30 minutoj aŭ iom pli.
en: short film, short length movie
es: corto, cortometraje
fr: court métrage
it: corto, cortometraggio.
malrapidigo
bildefekto kiu montras malrapidigitajn movojn surekrane.
en: slow motion
fr: ralenti
it: rallenty, slow-motion
mantelo kaj spado-filmo
filmo prezentanta aventurojn kaj batalojn en historia medio eŭropa inter la 16a kaj 19a jarcentoj.
en: swashbuckler film
fr: film de cape et d'épée
it: film di cappa e spada
meza plano
bildo en kiu la rolantoj aperas plenkorpe kaj okupas grandan parton de la spaco.
en: mid shot
fr: plan moyen
it: campo medio, cm
mezlonga filmo
filmo daŭranta proksimume inter 30 kaj 60 minutoj.
fr: moyen métrage
it: mediometraggio
mezproksima plano
bildo en kiu la rolantoj aperas ekde la femuroj supren.
en: close medium shot
fr: plan américain
moviĝa plano
plano dum kiu la vidpunkto moviĝas en la filmata spaco, dank' al filmilo metita sur reloj, sur veturilo aŭ alia procedo...
en: dolly shot, tracking shot, track shot
fr: travelling
it: carrellata
munto
= kunmeto
muzikfilmeto
mallonga filmo ilustranta muzikaĵon, ordinare kanton kun figurado de la kantisto.
en: video clip
fr: clip
muzikalo
filmo aŭ teatraĵo kun muziko, kantoj, dancoj krom ordinaraj dialogoj.
en: musical theatre, musicals
fr: comédie musicale

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

n redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

o redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

p redakti

panoramo
plano dum kiu la filmilo turniĝas horizontale, montrante al sinsekvaj ĉirkaŭdirektoj.
en: panning
fr: panoramique horizontal
peplofilmo
filmo prezentanta aventurojn en la antikva greka-romia medio ("peplo" estas tiuepoka speco de tuniko).
en: peplum, sword-and-sandal film
fr: péplum
it: peplum
personaro
listo de rolistoj aperantaj en filmo.
en: cast
fr: distribution
it: cast
plano
senrompa bildigo karakterizata de la situo, proksimeco kaj moviĝo de la filmilo rilate al filmaĵo.
en: shot
fr: plan
it: inquadratura
produktisto
tiu, kiu mone kaj rimede organizas la faradon de kinofilmo.
en: producer
es: productor
fr: producteur
it: produttore cinematografico
projekcii
prezenti al spektantoj, surekranigi.
en: to project
es: proyectar
fr: projeter (un film)
it: proiettare
proksima plano
bildo en kiu la rolantoj aperas ekde la brusto supren.
en: close shot
fr: plan rapproché
provludo
ekzerca ludado de sceno, ne por definitiva filmado sed por ĝustigo de detaloj.
en: rehearsal
fr: répétition

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

r redakti

rakonto
tuto de agadoj kaj okazaĵoj prezentataj en filmo.
en: screenplay, story
fr: histoire, intrigue, scénario
rapidigo
bildefekto kiu montras rapidigitajn movojn surekrane.
en: time-lapse
fr: accéléré
it: accelerazione
reĝisoro
tiu, kiu gvidas la elfaradon de kinofilmo.
en: director, stage manager
es: director
fr: réalisateur
it: regista
rekvizito
ĉia objekto uzata en la dekoro kaj agado de kinofilmo.
en: property, prop
fr: accessoire
rekvizitisto
teĥnikisto pri farado kaj provizado de rekvizitoj.
en: production designer
fr: accessoiriste
repliko
1 (en filmo) unuopa diro de rolanto.
2 (en subteksto) unuopa surskribaĵo aperanta kaj malaperanta je difinitaj momentoj.
en: reply
fr: réplique
retrosceno
sceno, kiu revenigas al pli frua tempo de la rakonto.
en: flash-back
fr: flash-back
retrospektivo
prezentado de samtemaj, samreĝisoraj aŭ iel interrilataj filmoj en unu aŭ pluraj projekciejoj.
fr: rétrospective
it: retrospettiva
reverko
imito de malnova kinaĵo per pli novaj rimedoj.
en: remake
es: remake
fr: remake
it: remake
rolatribuo, roldisdono
elekto de la roltenantoj de filmo.
en: cast
fr: casting
rolisto
tiu, kiu profesie figuras kaj agas en filmoj.
en: actor
es: actor
fr: acteur
rolo
figurado de aparta homo aŭ funkcio en filmo.
en: part
es: rol
fr: rôle
roltenanto
la rolisto kiu surprenas iun rolon, ludas iun figuron.
fr: titulaire du rôle
rolulo
unu el la homfiguroj videblaj en filmo, precipe en fikcia filmo.
en: character
es: personaje
fr: personnage
rompo
ŝanĝo de plano en la bildfluo de filmo.
en: cut
fr: coupe, cut

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

s redakti

samtaktigo
parto de la kunmeta laboro, en kiu oni tempe alĝustigas bildojn kaj sonojn.
fr: synchronisation
scenario
= skripto
scenero
plano, aŭ ajna kohera parto de sceno.
sceno
parto de filmo okazanta sen temporompo, kun difinitaj roluloj, en difinita loko.
en: scene
es: escena
fr: scène, séquence
sciencfikcia filmo
filmo prezentanta aventurojn en fikcia estonteco sur la tero aŭ en imagitaj lokoj de la kosmo.
en: science fiction film
es: película de ciencia ficción
fr: film de science-fiction
it: film di fantascienza
sf-filmo
= sciencfikcia filmo
sinkronigo
= samtaktigo
skriptisto
verkisto de filmoskriptoj.
en: screenwriter, scenarist, script writer
fr: scénariste
skripto
antaŭplano de filmo, tekste prezentanta agadojn, dialogojn...
en: script, screenplay
fr: scénario
sonefektisto
teĥnikisto, kiu almetas bruojn, sonojn al filmo.
en: folex artist
fr: bruiteur
it: rumorista
sonefekto
arte almetita sono de filmo.
en: sound effect
es: efecto de sonido
fr: bruitage
sonkunmeto
aranĝo de muzikaĵoj, registritaj aŭ alifontaj sonoj por fari la definitivan sonotrakon.
en: audio mixing
fr: mixage
sonstreko
= sonotrakto
sonotrako, sontrako
sonregistraĵo de filmo kontraste al la bildregistraĵo.
en: soundtrack
fr: bande son, piste sonore
it: colonna sonora
statisto
plenumanto de duaranga, senparola rolo.
en: extra
fr: figurant
it: comparsa
stelulo
fama rolisto.
en: star
es: estrella
fr: vedette
streĉo
maltrankvilo kaŭzata de prokrastado de atendata okazaĵo en filmrakonto. .
en: suspense
fr: suspense
studio
loko kun scenejoj kaj ekipoj por filmado.
en: studio
es: estudio
fr: studio
stuntado
= vicrolado
stuntisto
= vicrolisto
subjektiva plano
plano prezentanta la vidpunkton de rolulo.
en: pov, point of view shot, subjective camera
fr: plan subjectif
subtekstigo, subtekstizo
provizado de filmo per subteksto.
en: captioning
fr: sous-titrage
it: sottotitolazione
subteksto
skriba prezento de filmdialogoj aperanta en la malsupra parto de la bildoj, ordinare en alilingva traduko.
en: subtitle
es: subtítulo
fr: sous-titre
it: sottotitolo
subtitolo
= subteksto
survoĉo
dublado aldonita al la mallaŭtigitaj originalaj voĉoj.
en: voice-over translation
fr: voice-over
suspenso
= streĉo

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ŝ redakti

ŝminkisto
teĥnikisto ŝminkanta la rolistojn antaŭ figurado.
en: make up artist
fr: maquilleur

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

t redakti

terurfilmo
filmo prezentanta timigajn scenojn: kruelaĵojn, perfortojn, mortigojn...
en: horror film
es: película de terror
fr: film d'horreur
it: film horror
transkodado, transkodigo
ŝanĝo de kodo por la prezento de bild- aŭ son-datumoj.
en: transcoding
fr: transcodage
truko
procedo por krei efekton.
fr: trucage, truquage

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

u redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

v redakti

vakerfilmo
filmo prezentanta la vivon de vakeroj kaj aliaj figuroj de la historia okcidenta fronto nordamerika.
en: western
fr: western
it: film western
vesterno
= vakerfilmo
veturofilmo
filmo kun veturadoj kaj laŭvojaj lokoj kiel ĉefaj scenejoj.
en: road movie
fr: road movie
it: road movie
vicaktoro
= vicrolisto
vicrolado
rolado far anstataŭanto de la normala rolisto okaze de ekzemple danĝera sceno.
en: stunting
fr: doublage (d'acteur)
vicrolisto
profesiulo, kiu laŭbezone rolas anstataŭ la normalaj roltenantoj.
en: stunt man
fr: doublure
it: controfigura

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

z redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

fontoj redakti

fontoj nacilingvaj redakti

  1. [fr] à nos amours, glossaire / x. rémis. - ĉe http://www.cndp.fr, 2001.
  2. [en] a glossary of film terms / j. schlemowitz. - ĉe http://homepage.newschool.edu, 1999.
  3. [fr] info-lexique / cinésud. - ĉe http://cinesud.toulouse.free.fr, 2004.
  4. [it] cinema terminology dictionary. - ĉe http://www.artemotore.com, vidita en 2008-08.
  5. [fr] lexique cinématographique / institut jean vigo. - ĉe http://www.inst-jeanvigo.asso.fr, 2006.

fontoj internacilingvaj redakti

  1. fotografia vortaro / g. valente. - en STEB ĉe Eventoj, 1997.
  2. grand dictionnaire espéranto français / g. waringhien. - paris: sat-amikaro, 1957.