Terminareto de presado


simboloj
= samsenca kun la alia kapvorto ...
en: anglalingva traduko
(fr: = franclingva ktp... vidu iso-kodojn)

enkonduko redakti

la originala titolo estis ‚terminareto de printo‘. oni konsciu, ke mankas ĉi tie terminoj de klasika tipografia presado kaj de pli modernaj presaj metodoj, kiel ofseto. la koncerno estas nur pri teĥnikoj kaj iloj de persona aŭ industria produktado de unuopaj dokumentoj, kontraste al la multekzemplera produktado de presado striktasence.

kontribuoj estas bonvenaj, ĉu tradukaj, ĉu proponaj pri terminoj aŭ plibonigoj... kontribuantoj povas enskribi siajn nomojn ĉi-sube.

ĵ. vaŝe kaj aliaj ekde jaro 2007a

vortaro redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

a redakti

adresfolio
folio antaŭmetita al la aliaj, surhavanta nur adreson, kiu aperos en la kovertofenestro.
fr: porte-adresse
afp
printosistemo kaj protokolo por komputilegoj, kreita de la firmao ibm.
rimarko: plenvorte en la angla: „advanced function presentation“.
de: afp
en: afp
fr: afp
pl: afp
ambaŭflanka printo
printo sur ambaŭ flankoj de folioj.
de: beidseitiger druck, zweiseitiger druck
en: duplex, two-sided printing
fr: recto-verso
pl: druk dwustronny, duplex
ru: двусторонняя печать
antaŭpresita folio
printfolio kun antaŭpresitaj grafikaĵoj, ekzemple nomo aŭ simbolo de la firmao.
fr: papier à en-tête, préimprimé, tête de lettre
pl: papier firmowy
ru: бланк
a-serio de foligrandoj
serio de grandoj laŭ la normo „iso 216“, en kiu „a0“-folio ampleksas unu kvadratan metron, „a1“ duonon de „a0“ kaj tiel plu, konservante la saman proporcion inter larĝo kaj alto: 1,4142 × 1
fr: formats de série a
pl: format A (np. A0)
ru: формат А (например бумага формата А4)

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

b redakti

broŝura printo
baza impozo kun meto de du paĝoj sur ĉiu foliflanko, tia ke faldante ĉiujn foliojn kune oni ricevas unu kajeron kun ĝusta paĝordo.
fr: format brochure

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

c redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĉ redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

d redakti

dokumenta marĝeno
marĝeno difinita en la desegno de dokumento.
pl: margines dokumentu
distingivo
subtileco de la punktetoj, per kiuj bildo estas produktita.
de: auflösung
en: resolution
fr: résolution
pl: rozdzielczość
ru: разрешение

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

e redakti

ekzemplero
unuopa el plurfoje printita dokumento.
fr: exemplaire
pl: egzemplarz
ru: экземпляр

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

f redakti

filigrano
fona, ordinare griza desegno printita sub la teksto de ĉiu dokumentpaĝo.
rimarko: en paperfarado filigrano estas reliefa, enpremita desegno videbla sub tralumo en paperfolio.
fr: filigrane
folio
unuopa peco de papero aŭ alia maldika materialo por surskribo.
de: blatt
en: sheet
fr: feuille
pl: strona
ru: лист
fona printo
printado, kiu ne postulas la tutan potencon de komputilo, sed lasas al la uzanto duman disponon de aliaj programoj.
de: hintergrunddruck
en: background printing
fr: impression en tâche de fond
pl: drukowanie w tle
ru: фоновая печать

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

g redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĝ redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

h redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĥ redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

i redakti

impozo
surpapera aranĝo de la paĝoj: kiom da paĝoj sur ĉiu folio, en kiuj direktoj, sur ventra, sur dorsa flanko...
de: bogenmontage
en: imposing, imposition
inkĵeta printilo
= ŝprucoprintilo
pl: drukarka atramentowa
ru: струйный принтер
inkŝpruca printilo
= ŝprucoprintilo
pl: drukarka atramentowa
ru: струйный принтер
inkokartoĉo
inkujo entenanta inkon ordinare pulvoran, enmeteblan en printilon.
fr: cartouche d'encre
pl: kartridż, kartusz
ru: картридж

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

j redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĵ redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

k redakti

krampado
postprinta kunigo de folioj per krampoj.
fr: agrafage
pl: zszycie
ru: брошюровка
kovertofenestro
diafana ortangulo en koverto, tra kiu legeblas la adreso skribita sur la unua interna folio.
de: sichtfenster
fr: fenêtre (d'enveloppe)
kunsendaĵo
antaŭpresita dokumento, ekzemple reflamfolio, kiun oni enkovertigas kaj sendas kun printata letero.
de: beilage
en: insert
fr: annexe

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

l redakti

lasera printilo
speco de lumprintilo uzanta laseron por transporti desegnon al papero.
pl: drukarka laserowa
ru: лазерный принтер
lumprintilo
printilo, kiu transportas desegnon sur elektrokondukan rulon per lumo (laserprentilo aŭ lumdioda printilo), alŝuto de pulvora inko, surpaperigo kaj fiksado per varmego, alivorte per elektrografio, same kiel fotokopiilo.
fr: imprimante laser
pl: drukarka laserowa
ru: лазерный принтер

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

m redakti

marĝeno
libera spaco ekster printareo.
fr: marge
pl: margines
matrica printilo
= nadlara printilo
pl: drukarka igłowa
ru: матричный принтер
metakodo
printosistemo kaj protokolo por komputilegoj, kreita de la firmao kseroks (xerox).
fr: métacode

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

n redakti

nadlara printilo
printilo, kiu funkcias per tio, ke nadletoj premas la formojn de literoj tra inkobendo sur la folion.
fr: imprimante à aiguilles, imprimante matricielle
pl: drukarka igłowa
ru: матричный принтер

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

o redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

p redakti

paĝo
unuopa printareo kun sia grafika enhavo, inter marĝenoj.
de: seite
en: page
fr: page
pl: strona
paĝoj en minuto
mezurunuo de printrapideco.
de: Seiten pro Minute
en: pages per minute
fr: pages par minute
paperkaĉo
enmaŝina ŝiro de folioj, kaŭzo de halto kaj paneo.
fr: bourrage papier
pl: zacięcie (papieru)
paperkesto
kesto enŝovebla en printilon, povanta enteni staplon da papero.
de: papierbehälter
en: paper-tray
fr: bac
pl: zasobnik (papieru)
paperpezo
relativa pezeco de papero kutime mezurata per gramoj en kvadrata metro.
de: grammatur
fr: grammage
pl: gramatura
paperrulego
= paperstriego
paperstriego
longa kunrulita bendo de papero por grandaj printiloj.
en: paper roll
fr: bobine de papier
papersuĉilo
ekstera adaptilo, en kiun oni metas foliojn aŭ kovertojn, kiujn la printilo unuope ensuĉas.
fr: chargeur
pl: podajnik (papieru, kopert)
pcl
printprotokolo por personaj komputiloj kreita de la firmao hjuletpakard (hewlett-packard).
rimarko: plenvorte en la angla: „printer control language“
de: pcl
en: pcl
fr: pcl
pl: PCL
pejzaĝa meto
tia surpaperigo, ke oni legas tenante la folion kun pli granda larĝo ol alto.
de: querformat
en: landscape orientation
fr: orientation à l'italienne, orientation en paysage
pl: orientacja pozioma, orientacja pejzażowa, pejzaż
pelilo
programo, kiu regas printilon, interalie metante dokumentojn en la ĝustan printprotokolon.
de: treiber
en: driver
fr: pilote
pl: drajwer, sterownik
pofolia papero
papero prezentata per apartaj folioj, kontraste al striegoj.
fr: feuille à feuille
pl: papier w arkuszach
portreta meto
tia surpaperigo, ke oni legas tenante la folion kun pli granda alto ol larĝo.
de: hochformat
en: portrait orientation
fr: orientation à la française, orientation portrait
pl: orientacja pionowa, orientacja portretowa, portret
postskripto
vektora printprotokolo kreita de la firmao adobe.
de: postscript
en: postscript
fr: postscript
pl: PostScript
printareo
tuteca parto de folio, sur kiun printilo povas desegni.
fr: zone d'impression
pl: obszar zadruku
printila marĝeno
ĉirkaŭa parto de folio, sur kiun printilo ne kapablas printi.
fr: marge technique
pl: margines drukarki
printilo
aparato por surpaperigo de komputitaj rezultoj aŭ dokumentoj.
de: drucker
en: printer
fr: imprimante
pl: drukarka, ploter
printprotokolo
programlingvo entenanta komandojn rekte interpreteblajn de printilo.
de: druckersprache
en: printer control language
fr: protocole d'impression
punktoj en colo (pec)
mezurunuo de distingivo: kiom da printitaj punktoj estas en colo (2,54 cm).
de: punktdichte
en: dots per inch, dpi
fr: points par pouce, ppp
pl: punkty na cal
ru: точек на дюйм

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

r redakti

rismo
pako de 500 folioj, kutima baza prezento de pofolia papero.
fr: ramette
pl: ryza

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

s redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ŝ redakti

ŝprucoprintilo
printilo, kiu funkcias ŝprucigante inkogutetojn al la folio.
fr: imprimante à jet d'encre
pl: drukarka atramentowa

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

t redakti

tiparo
sortimento de kune uzeblaj literoj, kun interharmoniaj formoj.
de: schriftart
en: font, typeface
fr: police de caractères
pl: czcionka
ru: шрифт

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

u redakti

unuflanka printo
printo sur nur unu flanko de folio.
de: einseitiger druck
en: simplex
fr: recto seul
pl: druk jednostronny
ru: односторонняя печать

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

v redakti

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

z redakti