Plurfaza dormo/Terminaro

(Alidirektita el Terminaro)
Adaptiĝo
La tempo kiun vi bezonas por senti vin tiom bona, kiom vi sentis antaŭ ol la adaptiĝo.
Alkutimiĝo
La tempo kiun vi bezonas por alkutimiĝi al nova dormoskemo. Post la alkutimiĝo, vi neniam plu estas zombio, kaj vi nature laciĝas kiam estas dormotempo. Vi povas plenumi viajn ĉiutagajn taskojn, sed ne tiom bone kiom dum via malnova dormoskemo.
Dormoskemo
La horaro laŭ kiu oni dormas.
Egalfaza
Ĉiu dormo estas samlonga.
Malfacileco
Malfacileco de dormoskemo priskribas kiom malfacile estas adaptiĝi. Tio dependas de kiom da tempo oni estas en zombia stato dum la alkutimiĝo.
Superdormo
Dormi ekster la planita tempo de via dormoskemo.
Zombio
La stato de sendormeco dum kiu vi ne povas atenti ion dum pli ol minuto, havas malgrandan kapdoloron, kaj mikrodormas kontraŭvole.