Terminaro de poezio
Kunlaborantoj Cindy MCKEE kaj Benjameno Ĉarlo KRAŬS
Antaŭparolo redakti
Komenca laboro pri terminaro. Bonvole metu mesaĝon en la Diskuta paĝo se vi volas aldoni ion.
Terminaro de poezio redakti
A redakti
avangardismo: movado, kiu celas plibonigi poezion per enkonduko de novaj ideoj pri formo
avangardo: aro de poetoj, kiuj esprimas novajn ideojn pri formo
Ĉ redakti
ĉinesko: aro de poemoj, kies formoj devenas de ĉinaj formoj
F redakti
finrimo: rimo de la finaj sonoj de apartaj linioj
H redakti
hajko: japana poemeto, kiu enhavas deksep silabojn, naturan referencon kaj tranĉantan vorton
I redakti
interna rimo: rimo de nefinaj sonoj inter linio
L redakti
libera verso: poezio sen metro aŭ rimaranĝo.
R redakti
rimaranĝo: formala skemo de rimo, kutime de finrimo
rimo: samsoneco
S redakti
senrjuo: japana poemeto, kiu enhavas deksep silabojn, kaj komike temas pri homaj defektetoj
soneto: poemo en la formo de 14 versoj kaj du strofoj, kutime laŭ la rimskemo ABBAABBA CCEDDE (la lasta strofo povas esti CCEDED) kaj strikta metro.
T redakti
tranĉanta vorto: vorto, kiu dividas la unuan parton de poemo el la dua parto, uzata en hajko
V redakti
vira rimo: finrimo de unu sono
virina rimo: finrimo de du aŭ pliaj sonoj