Tokipono/Leciono 1
Leciono 1: Elparolo kaj skribado
redaktiElparolo: fonemoj kaj eblaj silaboj
redaktiLa lingvo Tokipono havas nur 14 fonemojn, 9 konsonantojn kaj 5 vokalojn. Ĝia skribado per parto de la latina alfabeto same uzas 14 literojn.
k t p l m n s j w
a e i o u
Ĉiuj literoj krom 'w' estas ĝenerale elparolataj kiel en Esperanto. 'w' estas elparolata kiel nia 'ŭ'. La /j/ kaj /w/ de Tokipono ne funkcias kiel duonvokaloj, kiel en Esperanto; ili ne kuniĝas kun la vokaloj por formi diftongojn. Ĉiun silabon konsistigas unu vokalo.
La formo de silabo ĝenerale estas:
konsonanto + vokalo +
ebla fina n
Vorto povas komenci per nuda vokalo sen antaŭa konsonanto, sed du
vokaloj ne povas esti sinsekvaj en la mezo de vorto. Silabo ne povas
finiĝi per 'n' se la sekva silabo komenciĝas per 'n' aŭ 'm'.
La akcento ĉiam estas je la unua silabo.
Pro tio, ke estas malmultaj fonemoj en Tokipono, la fonemoj povas
elparoliĝi iom malsame kaj ne konfuziĝi. Ekz. 'p' povas esti
elparolita kiel la esperanta /p/ aŭ /b/, 'k' kiel la esperanta /k/
aŭ /g/, kaj simile ĉe 't' kaj 'd'. La silabofina 'n' emas similiĝi
al la sekva konsonanto: ĝi povas (sed ne devas) esti elparolita kiel
/m/ antaŭ 'p', aŭ kiel /ŋ/ (velara naza konsonanto, kiel en la angla
"thing") antaŭ /k/. (Sed en tiu lasta pozicio
ĝi povas aperi nur en fremdlingvaj nomoj.)
Ekzemplaj vortoj, montrantaj la formoj de fonem-kunmetoj:
- e - akuzativa prepozicio
- pi - alia prepozicio
- sina - vi
- ona - li, ŝi, ĝi
- ken - povi, povas; ebli, eblas
- linja - longa, maldika afero; haro, ŝnuro, ktp.
- anpa - suba, malsupra
La silaboj 'ji', 'ti', 'wo' kaj 'wu' estas malpermesitaj ĉar ili povas soni tro similaj al 'i', 'si', 'o' kaj 'u' respektive.
Skribado
redaktiLa vortoj de Tokipono estas ĉiam skribataj per malmajusklaj literoj, eĉ ĉe la komenco de frazo aŭ paragrafo. Majusklajn literojn oni uzas nur por indiki la komencon de nomo.
Frazoj finiĝas per '.', '?', aŭ '!' pli-malpli same kiel en
Esperanto, la angla aŭ la franca. La punkciaĵon ':' oni povas
konsideri aŭ enfraza aŭ interfraza punkcio; ĝi indikas ke sekva
frazo estas kvazaŭ-subfrazo de la malsekva (tamen veraj subfrazoj ne
ekzistas en Tokipono). Ekzemploj sekvas. Notu ĉefe la punkcio kaj
literumado ĉi tie; mi glosas ankaŭ la gramatikon, sed tiujn punktojn
mi pli klare traktos en la sekvaj lecionoj.
- jan Jakopo li sitelen e ni. - Jakobo skribis ĉi tion. (Notu, ke nur la nomo havas majusklon.)
- seme li lon? - Kio okazas?
- o kama sona e toki pona! - Lernu Tokiponon! (Laŭvorte: Venu scii -n Tokipono)
- mi pilin e ni: toki pona li pona. - Mi pensas, ke Tokipono estas bona. (Laŭvorte estas du frazoj: Mi pensas -n ĉi tio. Tokipono bonas.)
Ne estas normaj reguloj pri enfraza punkcio. Kelkaj tokiponistoj simple ne uzas enfrazan punkcion. Aliaj uzas foje komon kaj/aŭ citilojn, sed la reguloj ankoraŭ ne fiksiĝis.