Leciono 10: pi

redakti

Lernindaj vortoj

redakti

pi - partikulo, pli-malpli "de"


kalama - sono, bruo; brui, soni, ludi muzikilon
kulupu - grupo, komunumo, socio
nasin - vojo, ŝoseo; metodo; pensmaniero, doktrino


pi estas unu el la plej tiklaj gramatikaĵoj de Tokipono. Ĝia manko aŭ fuŝuzo povas konfuze ŝanĝi la signifon de frazo. Do, zorgu pri la subaj ekzemploj, kaj ne tro fidu mian simpligan gloson "de" supre. Se vi havas demandojn, retpoŝtu al mi, aŭ demandu en la Yahoo! listgrupo.


Oni uzas pi por dividi kompleksan adjektivon, aŭ substantivan sintagmon uzatan kiel modifilo, de la modifata substantivo. Tio evitas certan ambiguecon kaj fuŝecon. Komparu jenajn frazojn: [memoru: tomo telo = necesejo aŭ banejo, kaj telo nasa = alkoholaĵo]


  • *mi tawa tomo telo nasa. - Mi iris al freneza necesejo.
  • mi tawa tomo pi telo nasa. - Mi iris al trinkejo.

En la unua frazo, telo modifas tomo, kaj nasa modifas la kunmeton tomo telo. En la dua frazo, pro la intermetiĝo de pi, nasa modifas telo, kaj tiu kunmeto modifas la kapvorton tomo.


Jen pliaj ekzemploj:


  • jan pi ma tomo - urbano
  • kulupu pi toki pona - la Tokipono-parolantaro
  • nasin pi toki pona - la vojo de Tokipono, la interna ideo de Tokipono
  • jan lawa pi jan utala - soldatestro, oficiro
  • jan lawa pi tomo tawa kon - piloto (aviadilestro)
  • jan pi nasin sewi Kolisu - Kristano
    [nasin sewi = religio]

Jen ekzemploj, kiuj n vi antaŭe vidis en leciono 5:


  • *mi lukin e jan pona lukin. - Mi vidas amikon vidrilatan.
  • mi lukin e jan pi pona lukin. - Mi vidas belulon.

La kunmetaj adjektivoj kiel pona lukin ne povas modifi substantivon sen intermetita pi.


pi ankaŭ gravas rilate al propraj nomoj (de landoj, homoj, ktp) ĉar tiuj ĉiam havas almenaŭ du vortojn. Oni metas mi, sina, ona rekte post modifita substantivo por poseda/genitiva uzo; sed por persona nomo oni devas uzi pi.


  • kili mi - mia frukto
  • kili pi jan Pita - la frukto de Petro
  • ma ona - ŝia lando
  • ma pi jan Keli - la lando de Keli
  • len jan - ies vestoj
  • len pi jan Tomaso - la vestoj de Tomaso
  • o kama tawa tomo mi! - Venu al mia domo!
  • jan Ken li tawa tomo pi jan Lisa. - Ken iras al la domo de Lisa.

Ankaŭ, se oni uzas multenombran pronomon (mi mute, ktp) en genitiva pozicio, oni devas uzi pi.


  • kili mi mute - miaj (multaj) fruktoj (mute modifas kili)
  • kili pi mi mute - nia(j) frukto(j)

Ankaŭ ĉe neigita adjektivo kun ala oni devas uzi pi.


  • jan wawa - fortulo
  • jan wawa ala - neniuj fortuloj
  • jan pi wawa ala - malfortulo

Tipaj eraroj

redakti

pi oni glosas kiel "de", sed ĝi ĉiam uziĝas nur kiam estas komplemento de pli ol unu vorto. Por traduki la esperantan "de", ofte oni simple tokiponigas ties komplementon adjektive; aŭ, kie ĝi temas pri deveno, oni tradukas ĝin per tan.


  • *jan pi ma - (malĝusta; pi nek aldonas nek klarigas ion en la rilato inter jan kaj ma)
  • jan ma - kampara homo; homo de la kamparo
  • jan pi ma Mewika - usonano; homo de Usono
  • toki pona - bona lingvo; lingvo de bono
  • toki pi pona kalama - belsona lingvo; lingvo de belsoneco
  • *mi kama pi ma Mewika. - (malĝusta)
  • mi kama tan ma Mewika. - Mi venas de Usono.

Diversaj vortoj

redakti

kalama

redakti

kalama memstare signifas "sono" aŭ "bruo".


  • kalama ni li seme? - Kio estas tiu bruo?

kalama musi (arta sono) signifas "muziko", "kanto", aŭ "muzikaĵo".


  • kalama musi li pona tawa mi. - Mi ŝatas muzikon.
  • kalama musi pi kulupu "Persone" li pona kalama. - La muziko de Persone estas belsona.
  • jan pi toki Epelanto li wile kalama e kalama musi "La Espero" lon kama kulupu. - La esperantistoj emas kanti "La Espero"-n dum kunvenoj.

Ĉi tiun vorton oni uzas kun seme por demandi "kiel?"


  • sina pali e ni kepeken nasin seme? - Vi faris tion per kiu metodo? = Kiel vi faris tion?

Kun ni ĝi signifas "tiel" aŭ "ĉi tiel".


  • o toki kepeken nasin ni! - Parolu ĉi tiel!

e kaj lon kiel "pri"

redakti

Ne estas ĝenerala konsento inter la tokiponistoj pri kiel esprimi teman komplementon, kiel oni faras en Esperanto per la prepozicio "pri". Kelkaj emas uzi e por fari la temon rekta objekto. Aliaj uzas lon. Ĝenerale, ambaŭ validas kiam la temo ne povas konfuziĝi kun loko.


  • mi toki lon jan. - Mi parolas pri homoj.
  • ona li toki e sona toki tawa jan lili lon tomo pi kama sona. - Li parolas pri lingvistiko al la junuloj ĉe la lernejo.
  • sina toki ala toki lon tomo pi kama sona? - Ĉu vi parolas ĉe la lernejo? aŭ: Ĉu vi parolas pri la lernejo?
  • mi toki lon tomo pi kama sona lon tomo mi. - Mi parolas pri la lernejo hejme. aŭ: Mi parolas pri mia hejmo ĉe la lernejo.

Mi rekomendas e ĉar ĝi ne povas kaŭzi konfuzon, kiel lon en la lastaj ekzemploj supre. Tamen, jan Sonja (la inventinto de Tokipono) rekomendas lon, kaj ĝi nur malofte estus vere ambigua. Vi devas preti kompreni ambaŭ. Se oni uzas e por indiki temon de toki, oni devus glosi toki ankaŭ kiel "priparoli", krom "paroli" kaj "diri".


  • ona li toki tawa pipi. - Li parolas al insektoj.
  • jan lili li toki e ni: "mi wile e suwi." - La infano diras: "Mi volas kukon."
  • jan sona toki li toki e toki Piraja. - La lingvisto priparolas la Pirahan lingvon.
  • jan sona toki li toki kepeken toki Piraja. - La lingvisto parolas la Pirahan lingvon. aŭ: La lingvisto parolas en la Piraha lingvo.