Leciono 12: Koloroj redakti

 
La koloroj de Tokipono

Lernindaj vortoj redakti

walo - blanka; hela
pimeja - nigra; malhela
loje - ruĝa
laso - blua
jelo - flava

kule - koloro; pentri, farbi, kolorigi
sitelen - bildo; skizi, bildigi, skribi


Koloroj bazaj kaj kombinaj redakti

Rimarku la lernindajn vortojn de la leciono: jen ĉiuj kolor-vortoj en Tokipono. Mankas bazaj vortoj por verda, purpura, ktp.; enestas nur vortoj por la bazaj koloroj.


Rigardu jenan bildon:

 

Kian koloron vi vidas? Purpura, ĉu ne? Sed se vi pligrandigus la bildon, vi vidus jenon:

 

Bluaj kaj ruĝaj kvadratetoj kombiniĝas amase por prezenti al la okuloj purpuron. Same estas kun la vortoj de Tokipono:


  • len - vesto
  • len laso - blua vesto
  • len laso loje - ruĝe blua vesto = purpura vesto

Vi povas tiel kunmeti la bazajn kolor-vortojn por specifi diversajn kolorojn:


  • laso loje - ruĝe blua = purpura
  • laso jelo - flave blua = verda
  • loje jelo - flave ruĝa = oranĝkolora
  • loje walo - blanke hele ruĝa = ruĝeta, rozkolora
  • walo pimeja - malhele blanka = griza
  • jelo pimeja - malhele flava = bruna


La renversaj vortkombinoj egale validas:


  • loje laso - blue ruĝa = purpura
  • jelo laso - blue flava = verda

Kolor-subfrazoj por apudaj kaj ne miksitaj koloroj redakti

Jen supre, preskaŭ ĉio kion vi ofte bezonos por priskribi kolorojn en Tokipono. Sed supozu ke vi havas ĉemizon ĉi tian:

 

La ĉemizo klare havas en si loje kaj laso, sed ĝi ne estas loje laso. Jen plia okazo por pi kaj en:


  • len pi loje en laso - ĉemizo de ruĝa kaj blua


Rimarku kial pi necesas:


  • *len loje en laso li pona. - Ruĝa ĉemizo kaj la koloro bluo estas bonaj.

Sen pi, la en dividas len loje de laso kiel du egalgravaj partoj de subjekto; laso iĝas substantivo ĉar ĝi ne havas ion por modifi. En la unua frazo kun pi, la subfrazo loje en laso modifas len.

kule redakti

kule estas sufiĉe simpla vorto. Ĝi havas du ĉefajn uzojn: demandi la koloron de io,


  • ni li kule seme? - De kiu koloro estas tio?

kaj, verbe, "pentri", "farbi", ktp:


  • mi kule e tomo. - Mi farbas la domon.
  • jan lili li kule e lipu. - La infano koloras la paperon.

sitelen redakti

sitelen substantive signifas ĉefe "bildo". Ĝi ankaŭ uziĝas en pluraj kunmetaj subfrazoj.


  • sitelen ni li pona lukin. - Tiu bildo estas bela.
  • sitelen tawa - filmo, televidprogramo... (bildo moviĝanta)
  • sitelen tawa Inkubo li ike musi. - La filmo Inkubo estas amuze malbona.
  • sitelen lili "a" li mute pi toki pona. - La litero "a" estas ofta en Tokipono.
  • o pana e sitelen ma tawa mi. - Donu mapon al mi.