Leciono 13: Vivaĵoj redakti

Lernindaj vortoj redakti

akesi - reptilio, amfibio
kala - fiŝo, aŭ iu speco de besto, kiu vivas en akvo
kasi - planto
moli - morto; mortiĝi, mortigi
soweli - mambesto
waso - birdo

Dusenceco de Nomoj por Vivaĵoj redakti

La nomoj de ankaŭ vivaĵoj en tokipono estas dusencaj.


akesi redakti

Ĉi tiu vorto parte signifas ĉiujn reptiliojn kaj amfibiojn.

Jen bestoj kiujn nomas oni akesi : testuduloj, tufoj, ranoj, serpentoj

La vorto akesi signifas ankaŭ multajn bestaĉojn. Oni imagas, ke bestaĉoj estas timigaj, kun stranga felo, kaj multaj akesi estas tiaj. Dinosaŭroj estus akesi.

Do, oni ne povas priskribi specife la nomojn de bestoj. Sed, tio vere estas parte la beleco de tokipono. Kiom da aliaj lingvoj povigas kapabligas onin uzi nur unu vorton por diri gekon, lacerton, serpenton, dinosaŭron, testudulon, kaj multajn aliajn tiajn bestojn?

Tamen, oni povas uzi adjektivojn kaj pi-frazerojn por komuniki iun sencon. Ekzemple, jen kiel paroli pri venenaj serpentoj: akesi pi telo moli ("reptilo/amfibio de mortiga likvo"). Tiun frazeron povas signifi ankaŭ venenajn ranojn.

kala redakti

Oni uzas kala por paroli pri fiŝoj kaj aliaj bestoj, kiuj vivas en akvo: eĉ ŝarkoj kaj kraboj

Antaŭe, kala povas esti adjektivo. aparte utile kiam oni volas paroli pri sirenoj. jan kala = sireno.


kasi redakti

Oni uzas kasi por paroli pri ĉiuj plantoj kaj plantecaj. kasi inkluzivas ambaŭ fungetojn kaj arbegojn.

Kiam oni parolas de floroj, oni povas diri kasi kule, ĉar floroj estas multkoloraj, nature. Tiel povas oni distingi florojn de aliajn plantojn.

Kiam oni parolas de arboj aŭ arbustoj, oni diru kasi suli. Por fiherbetoj ktp, diru kasi lili. Oni uzas lipu kasi por signifi "folio"-n, kaj kasi anpa por signifi "herbo"-n.

Estas aparta planto, kiu estas kontraŭleĝa en plejpartaj landoj, sed inspiregis tokiponon, kiun uzas oni por amuzado kaj meditado. Se uzata por amuzado, oni diras kasi nasa; se por meditado, oni diru kasi sona.

Oni povas diri ankaŭ ma kasi ("lando (de) plantoj") por diri "arbaro"-n aŭ "ĝangalo"-n.


pipi redakti

pipi estas uzata por ĉiuj insektspecoj, kiel araneoj, formikoj, blatoj, kaj papilioj.


soweli redakti

soweli estas esence uzata por ĉiu tipo de mambestoj. Ekzemple: leono, kuniklo, koalo

Se oni manĝas viandon, kiu venas de soweli, ankoraŭ nomas oni ĝin soweli. Ne estas aparta vorto por la viando; estas samaj:

  • soweli ni li pona moku. Ĉi tiu bovino estas bongusta.


waso redakti

waso inkluzivas birdojn kaj flugantajn mambestojn.

Kiel soweli, se oni manĝas viandon, kiu venas de birdo, ĝin nomas oni ankoraŭ waso. Ekzemple:

  • mi wile moku e waso. Mi volas manĝi kokaĵon.


moli redakti

Ĉi tiu vorto ne estas malfacila, mi nur montras al vi ekzemplojn, por ke vi povas kompreni ĝin.

Oni povas uzi moli por esprimi, ke io estas morta.

  • pipi li moli. La insekto estas morta.

Se oni volas diri, ke kio estas mortanta, sed ne ankoraŭ mortas, uzu kama moli. kama donas al moli progreseman efikon, kiel ni vidis en la frazeroj kama jo (akiri) kaj kama sona (lerni).

  • soweli li kama moli. -- La gepardo estas mortanta.

Kaj oni povas uzi moli ankaŭ por paroli pri tiam, kiam aĵo mortigas alian.

  • jan li moli e waso. -- La homo mortigis la birdon.

Ekzercoj redakti

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono tiam kontrolu la respondon.

  1. Mi volas hundidon.
  2. Aj! La dinosaŭro volas manĝi min!
  3. La moskito mordis min.
  4. La bovinoj diras "mu."
  5. La birdoj flugas en aero.
  6. Ni manĝu fiŝaĵon.
  7. La floroj estas beletaj. (Pensu: "Multkoloraj plantoj estas bone rigardi."
  8. Mi ŝatas plantojn.

Kaj nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn:

  1. mama ona li kepeken e kasi nasa.
  2. akesi li pana e telo moli.
  3. pipi li moku e kasi.
  4. soweli mi li kama moli.
  5. jan Pawe o, mi wile ala moli.
  6. mi lon ma kasi.

Respondoj