Tokipono/Leciono 15
< Tokipono
Leciono 15: Nombroj
redaktiLernindaj vortoj
redakti
Substantivoj
|
Adjektivoj/Adverboj
|
Nombrado en Tokipono
redaktiTokipono havas nur kvar numerovortojn, kiujn oni povas uzi por nombri: ala, wan, tu, kaj luka. Simplaj, tre bazaj nombroj povas priskribiĝi per aldoni numerovortojn post nombritaj objektoj. Ekzemple:
- jan lili ala - neniu infano
- jan lili wan - unu infano
- jan lili tu - du infanoj
- jan lili luka - kvin infanoj
Por aliaj nombroj, oni povas kombini tiujn numerovortojn. Ekzemple:
- kili lili pi tu wan - tri beroj
- tomo pi luka tu - sep domoj
mute
redaktiĜenerale oni devus uzi la vorton "mute" kiam precizaj nombroj ne nepras.
- jan mute li kama. - Multaj homoj venos.
- jan pi mute lili li kama. - Malmultaj homoj venos.