Leciono 8: Fremdaj vortoj. Alvokoj, krioj kaj ordonoj. redakti

Lernindaj vortoj redakti

Substantivoj, verboj, adjektivoj


awen - resti, daŭri; atendi
nimi - vorto; nomo
mama - patro aŭ patrino
meli - ina; virino, edzino, amatino
mije - vira; viro, edzo, viramato

Krivortoj


a! - ho, ha, uf, nu, oj, aĉ
mu! - blek! ŭa! miaŭ! ra! (bestokrio)
pona! - bone! dankon! en ordo!
toki! - saluton!


Partikulo


o - indikas vokativon kaj imperativon


Indiki sekson redakti

Tokipono ne havas gramatikan genron. Por indiki la sekson de homo, oni povas uzi melimije adjektive en substantiva sintagmo.


  • mama - patro aŭ patrino
  • mama meli - patrino
  • mama mije - patro
  • jan lili mije - filo
  • jan utala meli - soldatino

Sed prefere ne uzu tiujn specifigojn sen aparta kialo.


Fremdaj aŭ "Maloficialaj" Vortoj redakti

La baza radikaro de Tokipono havas nur 123 vortojn (nu, 124 kun la variaĵoj ali kaj ale). Tiuj ne inkluzivas la nomojn de landoj, urboj, lingvoj, religioj ktp. Tamen, ekzistas pli-malpli normaj tokiponaj nomoj por multaj tiaj estaĵoj. Angle oni nomas ilin "unofficial" (maloficialaj). Vidu listonmaparon.


En Tokipono, fremdaj nomoj ĉiam rolas kiel adjektivoj. Ili ĉiam troviĝas adjektive post baza tokipona vorto. Ekzemple:


  • ma Italija li pona lukin. - Italio estas bela.
  • ona li kama sona e toki Italija - Li lernas la italan lingvon.
    [kama sona = ekscii, lerni]
  • ma tomo Lantan li suli. - Londono estas granda.

Notu, ke por la nomo de lando oni havas ma kaj fremda adjektivo; por lingvo, toki kaj fremda adjektivo; ktp. Oni same faras kun tokiponigo de personaj nomoj: la fremda adjektivo sekvas jan. Tion oni povas fari per la persona nomo, la familia nomo, aŭ ambaŭ kunigite.


  • jan Sameno li pali e toki Epelanto. - Zamenhof faris Esperanton.
  • jan Susana li wile tawa ma Tosi. - Susana volas iri al Germanio.
    [Tosi estas tokiponigo de "Deutsche".]
  • jan Pentan li pana e sona tawa mi. - Brendan instruas al mi.
    [pana e sona = doni scion, instrui]

Ankaŭ, jan (aŭ foje melimije) sekvata de gentonoma aŭ landonoma adjektivo povas signifi tiugentano aŭ tiulandano.


  • jan Kanata mute li toki kepeken toki Inli li toki kepeken toki Kanse. - Multaj kanadanoj parolas la anglan kaj la francan.
  • jan Josua li utala e jan Kanan mute. - Josuo batalis kontraŭ la Kanaananoj.
  • meli Losi li pona tawa ona. - Rusinoj plaĉas al li.

Por prezenti vin, vi povas diri laŭ unu el ĉi tiuj modeloj:


  • mi jan Jakopo. - Mi estas Jakobo.
  • nimi mi li Jakopo. - Mia nomo estas Jakobo.

Same kiel en Esperantujo, oni ne devas ŝanĝi sian nomon laŭ la fonologio kaj ortografio de Tokipono; vi entute rajtas konservi la nacilingvan elparolon kaj literumadon de via nomo. Kelkaj (sed ne ĉiuj) citas nomojn ne tokiponigitajn, ekzemple:


  • nimi mi li "Jacob".

Alvokoj redakti

Foje oni devas atentigi iun antaŭ ol diri ion al li. Ekzemple, se oni volus diri "Ken, estas insekto sur via ĉemizo", oni frazigus tiel ĉi:


  • jan Ken o, pipi li lon len sina.

Tiaj diroj havas jan + persona nomo + o + cetera frazo. La alvoko ne nepre estas nomo, tamen.


  • jan Nina o, sina li pona lukin. - Nina, vi estas bela.
  • mama mi o, mi wile moku. - Panjo, mi estas malsata.
  • jan lawa o, jan ike li utala e mi mute! - Ĉef'! La malamikoj atakas nin!

La emocivorto a povas esti la sekva diro post o. Tiel oni esprimas ian fortan emocion, ekz. kiam vidante amikon post longa foresto:


  • meli mi o a! - Ho, amatino mia!

Ordonoj redakti

La partikulon o oni ankaŭ uzas por ordona aŭ vola modo. Tiu partikulo antaŭas la verbon, ĉi tiel:


  • o pali! - Laboru!
  • o awen. - Atendu.
  • o lukin e ni. - Rigardu ĉi tion.
  • o tawa ma tomo poka jan pona sina. - Iru al la urbo kun via amiko.

Se oni ordonas al iu, vokante tiun, la partikulo o aperas nur unufoje.


  • jan Jowano o tawa tomo sina. - Johano, iru al via domo.
  • jan Pita o moku e kili ni. - Petro, manĝu ĉi tiun frukton.
  • mi mute o tawa. - Ni iru.

Notu, ke en la ekzemploj de vokativa diro, mi uzis komon post la o; en la ordonaj vokativoj mankas la komo. Parole, mi supozas, ke estus mallonga paŭzo post o en simpla diro, dum en ordona vokativo oni ne paŭzus tiel... sed tio estas ankoraŭ teoria.


Krivortoj kaj salutoj redakti

Krom la dediĉitaj krivortoj a kaj mu, estas pluraj vortoj alirolaj kiuj ankaŭ rolas foje kiel krivortoj.


  • pona! - bone! dankon!
  • toki! - Saluton!
  • jan Lusi o, toki! - Saluton, Lusi!
  • ike! - fuŝ! aĉ!
  • pakala! - fek! fik!
  • a! - Ho! Hu! Uf!
  • a a a! - (ridado)
  • mu! - blek! miaŭ! ktp.

Jen kelkaj konvenciaj salutoj:


  • suno pona! - Bonan tagon!
  • lape pona! - Dormu bone! Bonan nokton!
  • moku pona! - Manĝu bone! = Bonan apetiton!
  • mi tawa - Mi iras. = Ĝis! (diras la foriranto)
  • tawa pona! - Iru bone! = Ĝis (diras la restanto)
  • kama pona! - Bonvenon!
  • musi pona! - Amuziĝu bone! Laissez les bon temps roulez!