Kiel Esperanto, la turka lingvo uzas variaĵon de latina alfabeto kun kelkaj 'ĉapelitaj' literoj. Estas 29 literoj en la alfabeto. Krom ğ, ı, ö kaj ü, ĉiuj sonoj de lingvo troviĝas ankaŭ en Esperanto.

Alfabeto

redakti

La turka aboco havas 29 literojn:

a b c ç d e f g ğ h ı i j k l m n o ö p r s ş t u ü v y z

Literoj estas klakeblaj, sed ĉar la sonoj estis surbendigitaj por IPA, ili (precipe a, e, h, ı, l, o, ö, u, ü) ne estas tute samaj, sed proksimaj je la veraj turkaj sonoj.

c: kiel ĝ

ç: kiel ĉ

ğ: (yumuşak g): akcento-plilongiga voĉo

ı: tre mallonga, malakra i, proksima je ŝvao aŭ je simila rusa/ĉina/japana/korea sono

j: kiel ĵ

r: estas pli mola ol esperanta r

ş: kiel ŝ

y: kiel esperanta j

ö: kiel en la angla sir

ü: kiel ĝermana ü

Aliaj literoj estas elparolataj same kiel en Esperanto. Tamen, la prononco de la turka litero v ofte pli similas al ŭ ol al v.

q, w, kaj x ne uziĝas en la turka alfabeto; j (=ĵ) uziĝas nur en fremdaj vortoj.

  • Turkaj literoj preskaŭ ĉiam kaj ĉie same elparolatas. Do supra informaĵo estos sufiĉe por legi turkajn vortojn. Tamen, se vi havas problemon pri elparolo, provu uzi la sukcesan turkan TTS-on de Google Traduko, aŭ aŭskultu ĉe elparol-helpantaj paĝaroj kiel FORVO.
  • La majuskla formo de ı estas I, kaj de i estas İ. Do, majuskla I kaj minuskla i estas tute diversaj literoj en la turka.
  • Por trovi veraj sonoj de vokaloj vi povas provi tiun:
    • a-e, ı-i, o-ö, u-ü estas paroj ligitaj en simila maniero. (T.e. kiel vi igas e al a, tiel vi povas igi i al ı, kiel a iĝas e, tiel o iĝas ö, k.t.p.)
    • a-ı, e-i, o-u, ö-ü estas paroj ligitaj en simila maniero.
    • a-o, e-ö, ı-u, i-ü estas paroj ligitaj en simila maniero.
  • Por komencantoj, ĝenerale la plej problema litero estas ğ. Sed ĝi ne estas problemo, ĉar ĝi ne havas veran sonon. Ğ estas helpanta litero. Uzade, ĝi iom similas al esperanta ŭ, ekzemple ĝi neniam estas la unua litero de vorto kaj ĉiam sekvas iun vokalon.
    • En jenaj du okazoj, ğ iom longigas la antaŭaj vokaloj. Tiu longigo estas iomete onda, kaj se la antaŭa litero estas unu el e, i, ö aŭ ü, tiam ankaŭ iu malforta "y" sono akompanas tiun longigon.
      • a) se Ğ estas lasta litero de vorto:
        • dağ = da: ( a: signifas longan a )
        • sığ = sı:
        • çiğ = inter çi: kaj çiy
      • b) se post Ğ, estas iu konsonanto.
        • dağda = da:da
        • değdi = inter de:di kaj deydi
        • sığdı = sı:dı
        • Niğde = inter ni:de kaj niyde
        • doğmak = do:mak
        • öğle = inter ö:le kaj öyle
        • muğlak = mu:lak
        • düğme = inter dü:me kaj düyme
    • Se post Ğ, estas vokalo, elparolu Ğ kiel treege malfortan ɣ, y, h, ĥ aŭ v. Aŭ simple, ne elparolu ĝin.
      • değil = inter de͡il kaj deyil
      • sağol = sa͡ol
      • dağa = da͡a
      • düğüm = inter dü͡üm kaj düyüm
      • boğa = bo͡a
      • oğul = o͡ul
    • Historie, la voĉo de Ğ estis ɣ (laŭ Internacia Fonetika Alfabeto). T.e., en Esperanto kiel similas k kaj ĥ, en la turka tiel similis g kaj ğ. Sed de tempo al tempo tiu voĉo estis forigita el la lingvo. Tamen ĝi ankoraŭ ĝuste ekzistas en iuj aliaj tjurkaj lingvoj.
  • La turka alfabeto tute ĝuste skribas nur origine-turkan vortojn. Malmultaj (sed ne tre malmultaj) pruntovortoj (angl-, franc-, arab-, pers- k.t.p. devenaj) povas havi longan vokalojn, aŭ palatalan konsonanton ĉe vasta vokalo (a, ı, o, u). Ofte tiuj nuancoj ne estas indikata en teksto aŭ oni uzas ekstrajn simbolojn â, î, û. Se en la kurso, ni renkontas tian vorton, ni aldonos noton pri ĝia elparolo.
  • Nuntempe ne zorgu pri akcento. Komence, ĝi ne estas tre grava. Poste, vi povas facile lerni veran akcenton aŭskultante ion ajn en la turka..

Nomoj de Literoj

redakti
  • Kiel esperantaj nomoj de a, e, i, o, u; turkaj nomoj de a, e, ı, i, o, ö, u, ü estas nur iliaj sonoj (iom longe).
  • Kiel esperanta sistemo "sono + o", nomoj de konsonantoj en la turka, krom ğ, estas iliaj sonoj + e (iom longe).
  • Oni nomas ğ kiel "yumuşak ge" (e iom longe), kiu signifas "mola g".

Do nomoj de literoj estas:
a, be, ce, çe, de, e, fe, ge, yumuşak ge, he, ı, i, je, ke, le, me, ne, o, ö, pe, re, se, şe, te, u, ü, ve, ye, ze.

Mi ne scias la kialon, sed oni ĝenerale nomas k kiel "ka" (ne "ke"). Ankaŭ eblas aŭdi "ha" aŭ eĉ "haş", anstataŭ "he". Krome inter matematikistoj "em", "en" "ef" kaj "ji" anstataŭ "me", "ne", "fe" kaj "je" aŭdeblas.

Nomoj de neturkaj literoj q, w, x estas ku (iome longa u), dabulu kaj iks (k de ku kaj l de dabulu estas palatalaj, oni pronancas ilin tiel, ke kvazaŭ post ili ekzistas neaŭdebla "i" sono).