Helpo:Kio Vikilibroj estas
|
Paĝoj |
|
Vikilibroj celas krei kaj disvastigi liberajn librojn senkoste. Pro tio, en Vikilibroj vi povas kunlabori, kreante kaj kompletigante librojn kaj teĥnikajn manlibrojn. La projekto Vikiversitato plivastigas la disvastigon de la scio.
Vikilibroj estas aro de libroj, kies enhavo estas libera. Celo de Vikilibroj estas ankaŭ kolekti tiun scion, kiu riskas estingiĝi: dialektoj, malnovaj artoj, ...
Ĉi tiu paĝo difinas kio estas Vikilibroj, kio ne estas kaj kion distingas ĝin de aliaj Vikimediaj projektoj. La priskribo en ĉi tiu pago estas mallonga, por plibone trafi la celon.
Kion enmeti en Vikilibrojn
redaktiLa termino libro eble povas konfuzi uzanton: Ekzemple, ĉiuj verkoj de Dante Alighieri povas esti konsiderata kiel libro pri itala literaturo sed ne taŭgas al projekto.
Kiel ĝenerala regulo: "Vi povas enmeti en Vikilibroj ĉiujn didaktikajn librojn, kaj kiuj temas pri teoria temo kaj kiuj temas pri praktika temo". Estas libroj kiujn vi povas trovi en librejo en nerakontaj sekcioj.
Por publikigi jam publikigitaj verkojn sen kopirajto, vidu Vikifontoj.
Ekzemploj de akceptindaj libroj
redaktiJen kelkaj ekzemploj de libroj taŭgaj al projekto:
- manlibro pri Ĝavaskripto
- libro pri matematiko
- kurso de itala lingvo
- libro pri ekzercoj pri matematiko (kun solvoj)
- gvido por fari ion (how-to)
Komentariaj libroj
redaktiPli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vikilibroj:Komentariaj libroj
En Vikilibroj taŭgas eĉ komentariaj libroj, libroj kiuj aldonas komentarion al verko kaj utilas al lernigo. Kvankam en Vikilibrojn oni ne povas aldoni librojn jam publikigitajn antaŭe, oni povas aldoni komentarion.
Kio Vikilibroj ne estas
redaktiPli detalaj informoj troveblas en la artikolo Vikilibroj:Kio Vikilibroj ne estas