Enkonduko pri xymatrix/Ŝanĝi la defaŭltan stilon
Ŝanĝi la defaŭltan stilon de la elementoj
redaktiKiel jam dirite (Elementoj), la elementoj aperas en la matematika stilo de LaTeX. Oni tre facile povas adapti tiun stilon uzante la kutimajn matematikajn stilkomandojn, aŭ eĉ elekti la tekstan stilon kiel defaŭltan stilon.
La ĝenerala makroo por tion fari estas : \def\objectstyle{} tajpenda antaŭ \xymatrix. Inter la vinkuloj {} oni tajpas la stilan komandon.
Ŝanĝoj en la matematika stilo
redaktiOni povas doni al la makroo \def\objectstyle{} ĉiujn stilkomandojn, kiuj validas por LaTeX. Ili estas \displaystyle (defaŭlta matematika stilo), \textstyle (surlinia matematikaĵo), \scriptstyle (la signoj akiros la grandecon de eksponentoj kaj indicoj), \scriptscriptstyle (la signoj akiros la grandecon de eksponentoj de eksponentoj), \mathrm, \mathsf, \mathtt, \mathit, \mathbf, \mathnormal (defaŭlta matematika stilo), \boldmath, \mathcal (por skribi per kaligrafiaj signoj).
Ekzemplo, kun la komando \mathcal :
- \def\objectstyle{\mathcal}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}
- \def\objectstyle{\mathcal}
La rezulto estas :
Teksta stilo kiel defaŭlta stilo
redaktiSammaniere, ankaŭ la stilkomandoj validaj por la teksta stilo funkcias en tiu kazo. La plej simpla estas \hbox, kiu aperigas la elementojn en teksta stilo. Por specialaj stiloj, oni rajtas uzi, ekzemple, \texttt, \textsf, \textup, \textit, \textsl, \textsc kaj \textbf.
Ekzemplo, kun la komando \hbox :
- \def\objectstyle{\hbox}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}
- \def\objectstyle{\hbox}
La rezulto estas :
Ekzemplo, kun la komando \textsc :
- \def\objectstyle{\textsc}
\xymatrix{
a \ar[r]&b\\c&d \ar[l]
}
- \def\objectstyle{\textsc}
La rezulto estas :
Defaŭltaj kadroj
redaktiPer la makroo \entrymodifiers={}, tajpenda antaŭ \xymatrix, oni povas elekti tipon de kadro por ĉiuj elementoj de la tabelo. La tipoj de kadro estas montritaj sur la paĝo Elementoj.
Ekzemplo, kun simpla kvadrata kadro :
- \entrymodifiers={+[F]}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}
- \entrymodifiers={+[F]}
La rezulto estas :
Ekzemplo, kun cirkla kadro :
- \entrymodifiers={+<10pt>[o][F]}
\xymatrix{
A \ar[r]&B\\C&D \ar[l]
}
- \entrymodifiers={+<10pt>[o][F]}
La rezulto estas :
Ŝanĝi la defaŭltan stilon de la etikedoj
redaktiPer la makroo \def\labelstyle{} uzata ekzakte kiel la ĉi supre vidita makroo \def\objectstyle{} oni povas ŝanĝi la defaŭltan stilon de la etikedoj.
Ekzemplo, kun la du makrooj por produkti tute tekstan diagramon :
- \def\labelstyle{\hbox}
\def\objectstyle{\hbox}
\xymatrix{
A \ar[r]^{teksto}&B\\C&D \ar[l]^{teksto}
}
- \def\labelstyle{\hbox}
La rezulto estas :
Antaŭa paĝo: Turni la tabelon | Enhavtabelo | Posta paĝo: Grupigi elementojn |