Enkonduko pri xymatrix/Elementoj

Teksto en elementoj redakti

Defaŭlte la elementoj de tabelo en xymatrix estas tajpendaj kaj desegnotaj en la matematika modo de LaTeX.
Por entajpi elementon en teksta modo, oni povas uzi du komandojn :

  • la komando \hbox{} (TeXa komando) aŭ \mbox{} (LaTeXa komando) produktas unulinian tekston
  • la komando \txt{} ebligas plurlinian tekston

Ekzemplo :

\xymatrix{
\mbox{Simpla teksto}\\
\txt{Unua linio\\Dua linio}
}

Tio donas :

 

Ene de tiuj tekstaj skatoloj vi rajtas tajpi ĉiujn komandojn kapablajn ŝanĝi la formon de la karaktroj, kvazaŭ vi tajpus rekte en LaTeX.
Sed oni ne povas enigi alian specon de skatolo.
Ekzemplo :

\xymatrix{
\mbox{\Large{Teksto}}&\mbox{\tiny{teksto}}\\
\mbox{\^{\j}a\u{u}do}&\mbox{\textsc{teksto}}
}

Tio donas :

 

Per la komando \txt oni povas ankaŭ precizigi la larĝecon de la teksto, ekzemple tiel je du centimetroj : \txt<2cm>
Ene de tiu 2-centimetra kolumno, la teksto estos defaŭlte centrita (Por doni impreson de maldekstra nivelado, uzu tre mallarĝan kolumnon, ekz. 2 mm). La vortoj estas aŭtomate tranĉitaj.
La uzeblaj mezurunuoj estas la kutimaj mezurunuoj de LaTeX : in, cm, cc, pc, mm, dd, bp, pt, sp, ex, em.

Ekzemplo :

\xymatrix{
\txt<2cm>{Tiu teksto estas tre stulta.}&\txt<2mm>{Tiu teksto estas tre stulta.}
}

Tio faras :

 

Kadroj ĉirkaŭ elementoj redakti

La komando [F] redakti

Oni povas ĉirkaŭigi la elementojn per diversspecaj kadroj.
Por tio oni tajpas la komandojn antaŭ la enkadrigota elemento. La elemento mem estas inter {}.
Tiujn komandojn enkondukas la signo *, kiu signifas, ke oni entajpas specialan objekton. Poste venas diversaj varioj de la komando [F], kies signifo estas ĉi malsupre klarigita.

1 *[o][F]{a}   [F] estas la ĝenerala komando por aperigi kadron ĉirkaŭ la poste inter {} entajpita elemento.

[o] indikas, ke la formo de la objekto estu ronda.
Kiel vi vidas, estas neniu interna marĝeno inter la kadro kaj la elemento.

2 *+[o][F]{a}   Oni aldonis ĉi tie la signon + por komandi, ke estu defaŭlta interna marĝeno inter la kadro kaj la elemento. Tiu defaŭlta interna marĝeno estas kutime kontentiga.
3 *++[o][F]{a}   Ĉi tie du + duobligas la internan marĝenon.
4 *+<3mm>[o][F]{a}   Per mezuro inter <> oni povas precizigi la grandecon de la kadro.

Se temas pri rektangula kadro, oni devas precizigi la larĝecon kaj la altecon tiel : <larĝeco,longeco>. Vidu ĉi malsupre numero 7.

5 *[F]{a}   La ĝenerala komando [F] produktas rektangulan kadron.
6 *+[F]{a}   La sama signo + aldonas internan spacon.
7 *+<1cm,.5cm>[F]{a}   La indiko <1cm,.5cm> komandas rektangulon kun 1-centimetra larĝeco kaj duoncentimetra alteco.
8 *+[F=]{a}   La komando [F=] produktas duoblan linion por rektangula kadro.
9 *++[F=]{a}   Du + por duobligi la internan marĝenon.
10 *+[F.]{a}   La komando [F.] produktas punktan linion por rektangula kadro.
11 *+[F--]{abcde}   La komando [F--] produktas streketojn.
12 *++[F--]{abcde}   Sama komando kun iom pli da interna spaco.
13 *+[F-,]{abc}   La komando [F-,] produktas kadron kun ombro.
14 *++[F-,]{abc}   Sama komando kun pli da interna spaco.
15 *+[F-:<3pt>]{a}   Tiel oni indikas, ke oni deziras rondajn angulojn. La mezuro inter < > estas la longeco de la radio de la angulrondoj.

Sur la ĉi tie afiŝita bildo, la anguloj ne estas perfektaj : tion kaŭzas la programo, kiu afiŝas la bildon sur komputila ekrano (dvi). Sur papero, aŭ per alia afiŝado, la anguloj estas perfektaj : provu vi mem !

Ekzemplo :

\xymatrix{
*+[F-,]{x}\ar[r]&*+[o][F]{abc}&*+[F-,]{z}\ar[l]\\
&*+[F-,]{y}\ar[u]
}

El tio rezultas :

 

Aldona rimarko pri [] : redakti

La komando [] enkondukas nevideblan kadron. Jen ekzemplo :

\xymatrix{
*++[]{a}\ar @{>->}[r]&B
}

Tio aperigas :

 

Sed fakte la pli simpla kodo *++{a}\ar @{>->}[r]&B havas la saman efekton : la signoj ++ aldonas spacon al objekto {a}, kaj ne estas bezonata nevidebla kadro !

La jena simpla kodo

\xymatrix{
a\ar @{>->}[r]&B
}

produktus :

 
Antaŭa paĝo: Bazaj principoj de xymatrix Enhavtabelo Posta paĝo: Sagoj