Enkonduko pri xymatrix/Bazaj principoj de xymatrix

La diagramoj produktitaj de xymatrix obeas tabelan strukturon : la tabelo restas nevidebla, sed la elementoj de l'diagramo estas aŭtomate dismetitaj en agrabla nivelita maniero. La tabelo konsistas el linioj kaj kolumnoj, kiuj estigas fakojn (unu fako sur unu linio kaj unu kolumno estas ebla). En fako estas elemento (fako povas esti malplena). La diversajn elementojn de l'tabelo povas kunligi konektiloj, ĉi tie nomataj sagoj. Apud la sagoj povas aperi etikedoj.


Tabelo redakti

La tabelan strukturon en xymatrix oni produktas ekzakte same kiel en la komandaro tabular de LaTeX, nome :

  • fine de ĉiu linio (sed ne devige sur la lasta), vi tajpu \\
  • post ĉiu fako (krom la lasta) vi tajpu &

La ĝenerala strukturo estas do :
\xymatrix{
Fako 1 & Fako 2\\
Fako 3 & Fako 4
}

Ekzemplo :

\xymatrix{
A & B\\
C & D
}

Sur papero, vi povus tion malnete desegni tiel :

 

Tio produktas tre simplan diagramon, kie la elementoj estas egaldistance dismetitaj :

 

Kompreneble, la nombro da linioj kaj kolumnoj estas sen limo. Sed la strukturo devas esti kohera : ĉiu linio devas havi la saman nombron da fakoj.

Tamen, se la lasta fako de linio estas malplena, oni rajtas ne tajpi la signon & post la antaŭlasta fako.

Rimarko pri la spacoj kaj alineoj redakti

Kiel kutime en LaTeX, pluraj spacoj sinsekve tajpitaj en la fonta dosiero estas traktataj kiel unu spaco, kaj la alineoj tute ne gravas.
Pro tio, la ekzempla kodo ĉi supre donos ekzakte la saman rezulton se vi tajpos ĝin tiel :

\xymatrix{
A&B\\
C&D
}

aŭ tiel :

\xymatrix{
A&B\\C&D
}

aŭ tiel :

\xymatrix{
A & B\\

C & D}


Elementoj redakti

Kiel vi povas vidi sur la ĉi supra ekzemplo, la literoj, kiel elementoj de tabelo, defaŭlte aperas en la matematika stilo de LaTeX, tio estas kursive skribitaj. Por entajpi normalan tekston, vidu la detalan rubrikon Elementoj.

La elementoj de l'tabelo estas metitaj en la centro de ĉiu fako.

Grava regulo estas, ke oni ne rajtas en la komenco senpere tajpi LaTeXan makroon, por ekzemple aperigi grekan aŭ Esperantan literon, aŭ matematikan signon. Por tion fari, oni devas enmeti la makroon inter { kaj }. Sed tio ne plu estas necesa por la postaj signoj de l'elemento.

Ekzemple :

  • por havi la grekan literon alfa kiel unuan parton de elemento, ni devas tajpi {\alpha}
  • sed por havi tiun saman literon kiel ne unuan parton de elemento, la {} ne plu estos necesaj : 2 \alpha estas akceptebla

Ekzemplo :

\xymatrix{
{\alpha} & 2 \alpha & {\hat{\jmath}}a\breve{u}do\\
{\frac{1}{2\pi n}} &2\sqrt{x}
}

Tio faras :

 

Rimarko : en la matematika modo, la makrooj por produkti la supersignojn kaj specialajn literojn ne estas la samaj kiel en la teksta modo. Tial tiu ekzemplo uzas la makroojn \hat, \jmath kaj \breve, anstataŭ la tekstaj \^, \u kaj \j.

Sagoj redakti

Oni aperigas sagojn inter la elementoj (eĉ direkte al neniu elemento, aŭ ekster la tabelon) per la makroo \ar, sekvata de la indiko pri la celo inter rektaj krampoj []. La makroo \ar estas normale tajpita en la fako, el kie la sago estas pafota (la deira elemento).
La plej simplaj celindikoj estas [u] (al la supra fako, t.e. super la deira elemento), [d] (al la malsupra fako), [r] (al la dekstra fako), kaj [l] (al la maldekstra fako).
Multe pli da detaloj en la rubriko Sagoj !

Simpla ekzemplo :

\xymatrix{
1 & malsupren \ar[d] & dekstren \ar[r] & 3\\
supren \ar[u] & 2 & 4 & maldekstren \ar[l]
}

La rezulto estas :

 

Etikedoj redakti

Etikedo estas skribaĵo aperanta apud sago.
Oni aperigas etikedojn per la komandoj ^ kaj _ tajpitaj post la sagomakrooj.
La skribaĵo aperonta en la etikedo rekte sekvas tiujn komandojn. Se oni volas aperigi plurajn signojn en la etikedo, ili devas esti tajpitaj inter {}.
Kiam la sago estas pafita dekstren, la komando ^ metas la etikedon super la sagon, kaj la komando _ metas ĝin malsuper la sagon.
Sed se la sago estas pafita maldekstren, la samaj komandoj estigos la inversan rezulton. Do fakte la komando ^ signifas : "Metu la etikedon maldekstre de la sago."

Ilustraĵo, kie d signifas "dekstre" kaj m "maldekstre" :

\xymatrix{
1 \ar[r] ^d _m & 2 \ar[d] ^d _m \\
3 \ar[u] ^d _m & 4 \ar[l] ^d _m
}

La rezulto estas :

 

Multe pli da detaloj en la rubriko Etikedoj !

Antaŭa paĝo: Kiel ŝargi en LaTeX ? Enhavtabelo Posta paĝo: Elementoj