Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun kunmetitaj folioj/Robinioj

Subleciono B-5/3: Robinioj redakti


Robinioj redakti

La Fabacoj estas granda familio de plantoj, entenanta ĉirkaŭ 1000 genrojn, kelkajn gravajn por la homaro (ekzemple fazeolon, lenton, sojon, arakidon). La genroj kreskantaj en la moderaj kaj malvarmaj klimatoj estas tamen plejparte herboj aŭ grimpoplantoj, kaj nur malmulte da genroj en tiaj klimatoj estas arboj.

Robinio kun floroj

Ene de la Fabacoj, la genro Robinia, t.e. la robinioj, entenas ĝuste arbojn kreskantajn en moderaj klimatoj.

Ĝi havas kunmetitajn foliojn kaj abundajn blankajn florarojn, kaj pro sia aspekto ĝi estas ofte uzata kiel ornama planto.

♠ La fabacoj - kaj do ankaŭ robinioj - havas bakteriojn en siaj radikoj, kapablajn ĉerpi azoton de aero, do ili povas kreski sur malriĉaj grundoj. Fakte, robinioj preferas arbarbordojn  kaj lokojn kie arboj estis detruitaj, ekzemple de fajro.


Kiel rekoni robiniojn redakti

Folioj redakti

Simile al juglandarboj, robinioj havas kunmetitajn foliojn, kaj ili estas malkontraŭaj; malsimile, la folietoj estas malgrandaj. Povas esti ĝis pli ol 20 folietoj en unu folio.

Robinioj estas anoj de la familio Fabacoj, entenanta aliajn arbojn kaj arbetojn kun similaj folioj.


Fruktoj redakti

Robinioj apartenas al Fabacoj kaj Fabacoj havas tipajn fruktojn nomatajn "guŝoj". Guŝoj entenas plurajn semojn (malofte nur unun), estas sekaj kiam maturaj, malfermiĝas por disŝuti semojn kaj ofte falas de la planto nur longe post la semdisŝuto.

Estas facile vidi almenaŭ kelkajn guŝojn sur robinioj dum pluraj monatoj.

La guŝoj de robinioj estas komence verdaj, baldaŭ brunaj kaj fine preskaŭ nigraj. Ili longas ĉirkaŭ 10 cm kaj entenas kutime 6-10 malmolajn semojn.

Trunko redakti

Dornoj de robinio

La plej grava eco notinda pri la trunko de robinio estas la ĉeesto de dornoj apud la komenco de foliotigoj. Memoru tamen ke la kulturistoj sukcesis krei robiniojn sen dornoj aŭ kun malmultaj dornoj.


Notoj kaj fontoj redakti


→ al la sekvanta subleciono