Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj

Tiu ĉi vikilibro temas pri naturscienca kurso

Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj redakti


Tiu ĉi libro celas enkonduki al la konado de arboj en moderaj kaj malvarmaj klimatoj. Moderaj klimatoj ĉi tie inkluzivas ankaŭ modere varmajn klimatojn, ekzemple la mediteranean klimaton.

Pluraj bazaj konoj estas aplikeblaj al ĉiuj regionoj de la mondo.

Ne ĉiuj arboj estas priskribataj, sed ni klopodas mencii ĉiujn familiojn de arboj kaj ĉiujn oftajn arbojn. Tropikaj arboj uzataj nur kiel ornamaj plantoj kutime ne estas menciataj.

KLARIGO.
Pro neceso simpligi la laboron, ni elektis nur areojn norde de 35°N, kun etaj aldonoj.[1] Tio forlasas,  ekzemple, plurajn montarajn klimatojn en Himalaio, Andoj, Etiopio, Papuo ktp. Ankaŭ la sudan duonglobon bedaŭrinde ni devis forlasi - ni pardonpetas al la loĝantoj de Argentino, Ĉilio, Aŭstralio, Novzelando ktp.

Indekso redakti

MALLONGIGOJ:

  • K aŭ = Kompleta (la teksto de la leciono estas kompleta)
  • PK aŭ = Preskaŭ kompleta (nur etaj partoj mankas en la leciono)
  • DK aŭ = Duonkompleta
  • NK aŭ = Nekompleta (vi povis jam legi la lecionon sed multo mankas)
  • M aŭ -- = Mankanta (la leciono ankoraŭ tute mankas)

Enkonduko (Sekcio "A") redakti

Tridek gravaj arboj (Sekcio "B") redakti

Por la komencanto utilas ekkoni unue tridek gravajn arbojn, aranĝitajn laŭ la formo de la folioj kaj aliaj ecoj. Kiu estas jam iomete sperta povas preterlasi tiun sekcion kaj legi rekte la ĉefa listo.

Arboj aranĝitaj laŭ botanika klasado (Sekcio "C") redakti

(** Sekcio C: NEKOMPLETA Indekso **)

Notoj redakti

  1. Aldonoj estas nur en Azio: la sudaj partoj de Sudkoreio, de Honŝuo en Japanio, de Ŝenŝjio kaj Gansuo en Ĉinio.
  2. Ni atentigas la hastemulojn ke pluraj genroj de arboj entenas speciojn kun malsamaj folioj (ekzemple: ne ĉiuj aceroj havas manformajn foliojn, kvankam la plimulto jes). Tion oni klarigos dum la pritraktado: oni ne rigardu nur la titolojn, sed legu atente kaj pacience la enhavon!