Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj/Abioj
Subleciono B-2/2: Abiojredakti |
Abioj
redaktiAnkaŭ la genro Abies, t.e. la abioj, estas grava grupo de arboj, kvankam iomete malpli riĉa je specioj ol la pinoj: nur 50-60. Kaj ankaŭ abioj kreskas en preskaŭ ĉiuj regionoj de la norda duonglobo, kie la klimato estas malvarma, mezvarma aŭ modere varma.
Kiel rekoni abiojn
redaktiNu, abioj estas por la komencanto pli malfacilaj ol pinoj. Gravas atenti la foliojn, kiuj estas pinglaj kaj ĉiamverdaj, sed unuopaj (ne estas pingloj kunigitaj en fasketoj). Tamen tio ne sufiĉas: ankaŭ piceoj, cugoj, taksusoj kaj aliaj koniferoj havas unuopajn pinglojn.
-
Pingloj de kaŭkaza abio (Abies nordmanniana), sube
-
Pingloj kaj konuso de sitka-piceo (Picea sitchensis)
-
Pingloj de kanada cugo (Tsuga canadensis)
-
Pingloj de japana pseŭdocugo (Pseudotsuga japonica)
-
Pingloj kaj beroj de eŭropa taksuso (Taxus baccata)
Do, abioj postulas ke la lernanto komencu atentigi pli etajn detalojn de la folioj kaj ankaŭ aliajn detalojn de la arbo.
Folioj
redaktiKion do oni atentu pri pingloj por ekscii ĉu la arbo estas abio? 1) pingloj unuopaj kaj ne en fasketoj 2) supra kaj suba flanko kun malsamaj koloroj: la suba flanko havas du blankajn striojn 3) bazo simila al kupo (suĉila) 4) pingloj ofte (ne en ĉiuj specioj) aranĝataj kvazaŭ kombilo aŭ almenaŭ plate
La formo de la pinto de pingloj povas helpi disigi la diversajn speciojn de abioj.
-
Pingloj de granda abio (A.grandis), supre
-
Pingloj de granda abio, sube. Notu la kupsimilajn bazojn kaj la du blankajn striojn
-
Pingloj de unukolora abio (A.concolor), supre
-
Pingloj de unukolora abio, sube; malgraŭ la nomo, la blankaj strioj ne mankas
-
Pingloj de A.firma (japane Momi); komparu la pinton kun tiu de A.concolor
♠ ATENTU! La du blankaj strioj en la suba flanko de pingloj, solaj, ne sufiĉas! Ankaŭ aliaj pingloarboj havas similajn striojn.
Fruktoj
redaktiKonusoj de abioj ĉiam staras rekte, male de aliaj pingloarboj, kie konusoj pendas ĉiam (piceoj, pseŭdocugoj) aŭ almenaŭ kelkfoje (pinoj, cugoj).
Sed estas pli grava malsamo.
Konusoj de pluraj pinofitoj nur malfermas fendojn por elirigi semojn, kaj poste falas teren unupecaj. Ĉe abioj tamen konusoj disfalas starante sur la branĉoj, liverante al la ventoj la flugilhavajn semojn. Se vi observas la grundon, malfacile vi trovos unu tutan konuson, sed vi ja trovos plurajn skvamojn kaj nudajn kernojn de konusoj.
Observi la konusojn do estas grandega helpo por rekoni abiojn. Nur la konusoj de cedroj kaj falsaj larikoj disfalas kiel tiuj de abioj, sed la pingloj de tiuj ambaŭ estas en fasketoj, do se vi vidas sur la sama arbo disfalantajn konusojn kaj unuopajn pinglojn, neniu dubo povas resti.
Pluaj detaloj
redaktiPli kompleta priskribo de abioj troveblas en la paĝoj de vikipedio kaj en ĉapitro C de tiu-ĉi libro.
Ni nun montras nur per bildoj la aspektojn de kelkaj abioj, ĉirkaŭ la mondo el oriento al okcidento.
ASPEKTO
-
Maries-abioj (A.mariesii), fotitaj en Japanio
-
Koreaj abioj (A.koreana), fotitaj en Sudkoreio
-
Siberiaj abioj (A.sibirica), fotitaj apud Krasnojarsko, Rusio
-
Abio de Farges (A.fargesii), fotita en centra Ĉinio
-
Kaŭkazaj abioj (A.nordmanniana), fotitaj en Turkio
-
Blanka abio (A.alba), fotita en Pollando
-
Hispanaj abioj (A.pinsapo), fotitaj en suda Hispanio
-
Abioj de Fraser (A.fraseri), fotitaj en Tenesio, Usono
-
Unikoloraj abioj (A.concolor), fotitaj en Kalifornio
-
Rokmontaraj abioj (A.lasiocarpa), fotitaj en Vaŝingtonio (okcidenta Usono). Notu la starantajn konusojn.
Kuriozaĵoj
redaktiAbioj, male al pinoj, ne atingas la Ekvatoron, sed en Nordameriko ili kreskas ĝis Salvadoro, 14°N, kun la gvatemala abio (A.guatemalensis).