Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun korformaj folioj/Tilioj

Subleciono B-4/1: Tilioj redakti


Tilioj redakti

La genro Tilia, t.e. la tilioj, troveblas en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko, kun ĉirkaŭ 30 specioj.

Du tilioj

Tilioj aspektas kutime bele kun rektaj trunkoj, korformaj folioj, bonodoraj floroj, do ili estas tre uzataj kiel ornamaj arboj apud urbaj vojoj.

Kiel rekoni tiliojn redakti

Folioj redakti

Ankaŭ tilioj estas facile rekoneblaj. Ne multaj arboj havas korformajn foliojn. Aliflanke, preskaŭ ĉiuj tilioj havas tiajn foliojn.

Atentu! En kelkaj specioj folioj povas havi mezvojan aspekton inter koro kaj triangulo.

Helpas ankaŭ memori ke:

  • la folioj de tilioj estas ĉiam alternaj (neniam kontraŭaj)
  • ili havas ĉiam dentojn aŭ dentetojn ĉe la rando
  • ili estas kutime maldikaj
  • en ĉiuj specioj ili falas vintre
  • la bazo estas en pluraj specioj nesimetria

Fruktoj redakti

Fruktoj de la eŭropa tilio (Tilia cordata)
Fruktoj de la eŭropa tilio (Tilia cordata)

Kutime folioj sufiĉas por rekoni tiliojn.

Tamen, ankaŭ fruktoj estas distingaj, pro la apartaj longaj folioj (science brakteoj) subtenantaj po areton de longtigaj globetoj, kiuj estas la fruktoj. La bildo montras la fruktojn de la eŭropa tilio (Tilia cordata) fotitajn en Germanio je la mezo de aŭgusto; la brakteoj jam flaviĝas kaj la fruktoj komencas bruniĝi.