Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kunmetitaj folioj

Leciono A-3: Folioj - Dua parto: kunmetitaj folioj, tigoj, foliordo redakti


Tiu ĉi leciono estas la kompletigo de la antaŭa leciono (A-2). Tie temis pri folioj (ĝenerale) kaj pri simplaj folioj, kie la lameno estas unupeca. Nun temas pri tiuj folioj (kunmetitaj) kie la lameno enhavas plurajn pecojn, ĉiu aspektanta kvazaŭ disigita folio; kaj ankaŭ pri tigoj kaj pri la ordo de la folioj sur la branĉo.

Kunmetitaj folioj redakti

Kiom da folioj ĉi tie? --- La ĝusta respondo estas: nur unu!
Folioj de Quercus lobata kun profundaj fendoj

Rigardante iujn foliojn, ekzemple tiujn de Quercus lobata en la bildo ĉi-flanke, oni rimarkas ke, kelkfoje, la rando havas profundajn fendojn inter proksimaj loboj. Imagu nun ke la fendoj iĝas tiel profundaj ke la loboj estas tute disigitaj. La rezulto estas unu folio aspektanta kvazaŭ aro de pluraj folioj. Oni nomas tian folion kunmetitan kaj ĝiajn erojn folietojn.

Ne estas ĉiam facile apartigi verajn arojn de unuopaj folioj disde kunmetitaj folioj. Ni montras unue ekzemplojn kaj tipojn de kunmetitaj folioj, kaj nur poste ni klarigos kelkajn indikojn kiuj povas helpi ĝustan rekonon.

Pare aŭ nepare kunmetitaj redakti

Estas du ĉefaj tipoj de kunmetitaj folioj: pare kunmetitaj, kiam la nombro de folietoj estas para; nepare kunmetitaj, kiam ĝi estas nepara. (Sufiĉas rigardi la finon de la kunmetita folio.)

Neparaj kunmetitaj folioj estas pli oftaj ol paraj.

Duoble kunmetitaj redakti

En maloftaj okazoj, la folietoj estas siavice kunmetitaj. Folioj estas tiam dufoje (aŭ duoble) kunmetitaj.

Malfacile kredeblas ke tiu bildo, krom en la supra maldekstra angulo, montras nur unu kunmetitan folion, kies eroj estas kunmetitaj folietoj! La arbo estas kentukia kafarbo (Gymnocladus dioicus).

Fingre kunmetitaj redakti

Estas ankaŭ kunmetitaj folioj iomete similaj al manformaj folioj. La folietoj estas tute disigitaj, krom pri la ekstremo, komuna al ĉiuj; pri tiu aspekto ili similas fingrojn.

Fingre kunmetitaj folioj estas oftaj ĉe palmoj.


Tigoj redakti

En kelkaj specioj ankaŭ tigoj estas interesaj.


( ... NEKOMPLETA ... )

→ al la sekvanta leciono